Tapso
Tapso (Verbascum thapsus) estas planto el la familio Skrofulariacoj (Scrophulariaceae). La planto estas disvastiĝinta tra Eŭrazio kaj kreskas precipe en sablaj kaj kalkaj terenoj. La foliojn kaj la tigon kovras densa laneca triĥomo.
Tapso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Verbascum thapsus
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Verbascum thapsus L., 1753 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Karakterizaĵoj redakti
La floroj estas flavaj kaj havas diametron de 1,5–3 cm. Estas kvin petaloj kiuj estas mallongaj ĉe la bazo. Estas kvin sepaloj kaj kvin stamenoj, el kiuj tri havas flavajn aŭ blankajn triĥometojn.
Ili formas densan spikon. La planto floras de julio ĝis aŭtuno.
La folioj estas dekuraj: ili etendiĝas malsupren ĝis la sekva folio. La plej malsupraj folioj havas flugilhavan petiolon.
Flordiagramo redakti
Tapso en kuracado redakti
Jam antaŭ du mil jaroj Dioskorido rekomendis tapson por la kuracado de pulmaj malsanoj kaj ĝi estas ĝis nun uzata en kuracado de la bronkoj kaj supraj pulmo-duktoj. Ĝi estas efika en kompresoj en la kuracado de ekimozo kaj edemo kaj kiel balzamo por sanigi vundojn kaj kiel oleo el la petaloj por mildigi neŭralgion, doloron de la artikoj kaj muskoloj. Tapsa dekoktaĵo aŭ tizano efikas urinige (diureze), kontraŭdolore kaj trankvilige. Uzebla ĉe disenterio, diareo, gastrito, iktero kaj hepatito. Oni uzas ĝin ĉe malvarmumo kaj inflamoj de buŝo kaj gorĝo.
Fotaro redakti
-
rozeto en la unua jaro