Taracena estas submunicipo de la municipo Gvadalaĥaro, Hispanio, situa nordoriente de la provinca ĉefurbo, inter la aŭtoŝoseo A-2 kaj la Radia Aŭtoŝoseo 2.

Meze de la 19a jarcento, la vilaĝo havis 371 loĝantojn, laŭ la Diccionario de Madoz, kiu menciis la gravon de la produktado de cerealoj kaj oleo.[1]

La vilaĝo estis municipo sendependa ĝis 1969, kiam ĝi aliĝis al tiu de Gvadalaĥaro, kun du aliaj proksimaj setlejoj, nome Iriépal kaj Valdenoches.[2]

La ekonomio de Taracena baziĝas sur la agrikulturo kaj sur fabriko de kaolinito, kvankam parto de ĝis loĝantaro korespondas al ĝia funkcio kiel dormurbo de Gvadalaĥaro.

Notoj redakti

  1. MADOZ, Pascual (1845-1850). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Madrid.
  2. Boletín Oficial del Estado, 18a de februaro de 1969. Dekreto 194/1969, de 30a de januaro, "por el que se aprueba la incorporación de los municipios de Taracena, Iriépal y Valdenoches al de Guadalajara".

Vidu ankaŭ redakti