Valdenoches (Valo de noktoj) estas submunicipo de la municipo Gvadalaĥaro, Hispanio, situa ĉe la provinca ĉefurbo, ĉe la aŭtoŝoseo A-2.

Inter la karlismaj militoj kaj la Hispana Enlanda Milito la vilaĝo rezultis tute detruita kaj poste estis rekonstruita en la postmilito.

La vilaĝo estis municipo sendependa ĝis 1969, kiam ĝi aliĝis al tiu de Gvadalaĥaro, kun du aliaj proksimaj setlejoj, nome Taracena kaj Iriepal.[1]

La ekonomio de Valdenoches baziĝas sur la agrikulturo kaj sur produktado de mielo, kvankam parto de ĝis loĝantaro korespondas al ĝia funkcio kiel dormurbo de Gvadalaĥaro. Tamen la loĝantaro malpliiĝis el 348 en 1950 al 160 en 2014, tio estas duoniĝis.

Bibliografio redakti

  • AGUILAR, Pedro. Vivir Guadalajara. Maorí. Guadalajara, 1999. ISBN 84-603-9442-5
  • EQUIPO PARANINFO. Guadalajara, ciudad abierta. Editorial Aache. Guadalajara, 2005. ISBN 84-96236-33-1

Notoj redakti

  1. Boletín Oficial del Estado, 18a de februaro de 1969. Dekreto 194/1969, de 30a de januaro, "por el que se aprueba la incorporación de los municipios de Taracena, Iriépal y Valdenoches al de Guadalajara".

Vidu ankaŭ redakti