Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri dentokuracado. Por aliaj signifoj vidu la artikolon tartro.

Tartro, pri dentokuracado, estas deponejo pro bakteria plato kaj ĉeesto de kalciaj saloj en salivo. Ĝi estas aro da mineralaj komponaĵoj formitaj de ĉirkaŭ 80% el neorganikaj saloj, enhavantaj fosforon, kalcion kaj natrion, kaj por la cetera 20% el diversaj substancoj. (i.a. proteinoj, karbonhidratoj).

Tartro sur la antaŭaj dentoj de la suba makzelo de homo.

Priskribo redakti

Tartro estas spaco de retenado de bakteria plato, kie kalciigitaj tavoloj povas enhavi toksajn molajn histojn.

Tartro povas esti:

  • subgingiva, havas ruĝecan koloron pro la ĉeesto de malgrandaj gingivaj hemoragioj, estas pli konsekvenca kaj estas deponita en la profundoj de la gingiva sulko. Estante sub la gingivo, ĝi ne tuj videblas kaj kontribuas al la formado de la parodonta poŝo ligita al parodontito (infekto de la parodonto). Subgingiva tartro ofte kaŭzas malodoran spiraĵon;
  • supergingiva, venas en la formo de malgrandaj blankaj aŭ flavecaj deponaĵoj , kiuj kovras la dentan surfacon ĉirkaŭ la gingivaj limoj. La gradoj de koloro situas de blanko al nigro.

La karioj estas malsano de la buŝa kavo ligita al la ĉeesto de tartro kaj de bakterioj en la buŝo. Tia procezo okazas post la agado de iuj specoj de bakterioj jam en la buŝo, kiuj trovas en la bakteria plato kaj tartro idealan medion por sia reprodukto.

Profilakto redakti

La plej bona maniero eviti tatroformadon estas havi bonan buŝan higienon, mildan brosadon, minimume du minutojn, du fojojn ĉiutage kaj fari viziton al dentisto-ĥirurgo almenaŭ unufoje jare. Regula tartroforigo ĉe la dentisto ankaŭ rekomendatas. Konvenas ne nur brosi la dentojn sed ankaŭ la gingivojn, ekzemple per denta broso kun pli molaj haroj. Oni forte rekomendas la uzon de interdentaj fadeno kaj broseto por forigi la tartra tavolo inter la dentoj, ĉar tartro aparte disvolviĝas al en malfacile atingeblaj spacoj.

Terapio redakti

Ĉi tiuj tartro-formacioj estas forigitaj per scrapado fare de dentisto aŭ dento-higienisto. La kuracado de tartro konfrontas sin al la denta fobio, kiu povas puŝi homojn for de dentaj kontroloj.

Kontraŭtartro-terapio konsistas en la meĥanika forigo de tartrotavoloj lokataj sur la dentoj uzante dentan instrumenton (kuraceto), kiu skrapas la tartroformiĝon el la dentoj. Ĉi tiu instrumento ankaŭ povas esti elektra, ultrasona, la uzo estas por la elimino de la etiologiaj perantoj kaŭzantaj inflamon.