Teatro Mari Jászai

La Teatro Mari Jászai pli frue konata kiel Népház (hungare Popoldomo) estas la plej signifa kultura institucio, spirita centro de la kultura kaj arta vivoj en Tatabánya. La parko ĉirkaŭanta la konstruaĵon - kune kun ĝia lago - estas naturprotekta areo.

Teatro Mari Jászai
teatrejoFolkets hus
Bazaj datoj
Tipo Teatro
Konstrutempo 1913-1917
Malfermo 1917
Adreso
Lando Hungario vd
Situo Tatabánya
Adreso Népház utca 5, Tatabánya
Situo
Geografia situo 47° 33′ 20″ N, 18° 25′ 31″ O (mapo)47.5555318.42531Koordinatoj: 47° 33′ 20″ N, 18° 25′ 31″ O (mapo) [+]
Teatro Mari Jászai (Hungario)
Teatro Mari Jászai (Hungario)
DEC
Teatro Mari Jászai
Teatro Mari Jászai
Situo de Teatro Mari Jászai
Map
Teatro Mari Jászai
Retejo https://www.jaszaiszinhaz.hu/
vdr
Memortabulo pri fondo de la urbo

Historio redakti

La loka mina entrepreno konstruis tiu ĉi kulturan institucion inter 1913-1917 en la tiama vilaĝo Tatabánya, ĉar la entrepreno konstatis, ke necesas tiu domego por edukado de la ministoj. La ĉefĉambro de la konstruaĵo havis 750 sidlokojn, kiu estis konvena por kinejo kaj similaj celoj. En 1947 tie okazis kunsido, kie oni deklaris fondon de urbo Tatabánya. Ekde 1948 la posedanto estis la ŝtato mem. Ofte okazis ankaŭ teatraj prezentoj fare de gastaktoroj. En 1964 amatora trupo establiĝis. Inter 1962–1964 la domego estis renovigita, inter 1976–1979 pligrandigita per nova alo, dum inter 1952 kaj 1963 ĉi tie funkciis ankaŭ la biblioteko. Ekde 1980 la teatro jam havis propran profesian trupon kaj prenis la nomon Mari Jászai en 1994.

Konstruaĵo redakti

La kulturcentro situas sola sur malalta monteto en mezo de parko. La fasado estas simetria, la meza enireja parto reliefas. Interne pluraj ĉambroj troviĝas por kulturaj celoj. La ĉefĉambro por teatro havas 417 sidlokojn, kaze de aparta orkestro nur 356 sidlokojn.

 
La teatrejo

Elektitaj teatrestroj redakti

Fontoj redakti