Tejeda de Tiétar
Tejeda de Tiétar estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro.
Tejeda de Tiétar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres (Kacereso) | ||
Komarko | La Vera | ||
Poŝtkodo | 10420 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Dolores Paniagua Timón (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 887 (2009) | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 1′ N, 5° 52′ U (mapo)40.0179618-5.8674496Koordinatoj: 40° 1′ N, 5° 52′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 446 m [+] | ||
Areo | 52,83 km² (5 283 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tejeda de Tiétar [+] | |||
Loĝantoj redakti
La loĝantoj nomiĝas Tejedanos. La censita populacio en 2009 estis 887 loĝantoj.
Situo redakti
Tejeda de Tiétar estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la okcidento de la komarko aŭ distrikto La Vera, je altitudo de 446 m; je 100 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 150 km de Mérida, la regiona ĉefurbo kaj je 216 km de Madrido. La areo de ties teritorio estas de 52,83 km². Ĝi apartenas al la jurisdikcio de Plasencia kaj enhavas unu submunicipon: Valdeíñigos.
Ĝi limas kun la municipoj de Arroyomolinos de la Vera, Gargüera de la Vera, Malpartida de Plasencia, Toril, Majadas de Tiétar kaj Pasarón de la Vera.
Geografio redakti
Norde staras la Sierra de Piornal kaj la Monteto Peñalba. Ĝi ĝuas moderan klimaton, kaj hegemonias la ventoj el nordo kaj oriento. La teritorion trapasas la rivero Tiétar, kiu formas la sudan limon, kaj ankaŭ la torentoj de Gargüera de la Vera, Pasarón kaj Tejeda, kiu venas de Arroyomolínos kaj sekvas ĝis Akvorezervujo.
Limas norde kun la teritorio de Arroyomolinos de la Vera, oriente kun Pasarón, sude kun la rivero Tiétar kaj la teritorio de Malpartida de Plasencia kaj okcidente kun la torento de Gargüera kaj la teritorio de tiu vilaĝo.
Demografio redakti
Demografia evoluo de Tejeda de Tiétar inter 2001 kaj 2006
| |||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006
|
1023 | 1015 | 1000 | 987 | 976 | 967 |
Ekonomio redakti
Agrikulturo kaj brutobredado.
Monumentoj redakti
- Preĝejo de San Miguel Arcángel, de la 16a jarcento
- Ermitejo de la Kristo, de la 17a jarcento
- Ermitejo de San Sebastián, de la 17a jarcento