Fibiș
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Temesfüves)
Fibiș [fibiŝ] (hungare: Temesfüves [temeŝfuveŝ], germane: Fibisch) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Timișoara. Administre ĝi apartenis al Mașloc, sed ekde 2004 ĝi estas memstara komunumo.
Fibiș | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Timiș | ||
Alinome | Temesfüves (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Temes | ||
Situo | 45° 58′ N, 21° 25′ O (mapo)45.97277777777821.423611111111Koordinatoj: 45° 58′ N, 21° 25′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 157 m | ||
Poŝtkodo | 307272 | ||
Loĝantaro | 1.590 (en 2011) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | sssss | ||
En la centro de Fibiș ĉiuj stratoj estas aranĝitaj laŭ ortaj anguloj.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 2 430 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj), en 1992 1 630 (rumanoj, 6,6 % da hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua mencio estas el 1234. Ĝis 1919 Temesfüves apartenis al Hungario (Arad , poste Temes).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj redakti
- János Csiky (15-a de marto 1816 – Arad, 20-a de julio 1856): kuracisto
- Ignác Jeszenszky (16-a de februaro 1862 – Pestújhely, aprilo 1925: evangelia pastro.
- Béla Gunda (2-a de decembro 1911 – Debrecen, 30-a de julio 1994) etnografo
- Peter Kottler (Fibiș, 26-a de oktobro 1939 – Temeŝvaro, 22-a de julio 2013): lingvisto, literaturhistoriisto
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo de la iama komunumo Mașloc; Fibiș okupas la sudan parton