Tentudía

komarko en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Tentudía estas komarko de la provinco Badaĥozo en la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro de Hispanio. Laŭ la stato de 2015 en la komarko vivis 21 048 loĝantoj sur areo de 1 287 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km². Administra centro estas la municipo Fuente de Cantos, kiu estas ankaŭ la plej loĝata vilaĝo de la distrikto kun pli ol 5 000 loĝantoj, dum la dua estas Monesterio kun pli ol 4 000. Ĝi estas triangula, enhavas 9 municipojn kaj 2 malgrandajn municipopartojn, kiuj estas la jenaj:

Tentudía
Ŝtato  Hispanio
Lando Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Ĉefurbo Fuente de Cantos
Municipoj 9
Areo 1 287 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
21 048 loĝ.  (2015)
16 loĝ./km²
vdr

La komarko Tentudía estis deklarita komarko de la institucioj en la 1970-aj jaroj pere de la Mancomunidad Turística y de Servicios de Tentudía, pro tio ne eblas paroli pri socia unuiĝo de la loĝantaro, ĉar temas ĉefe pri institucia sistemo direkte al komunaj celoj. Per la termino Tentudía oni aludas al io kiun havis komune tiuj vilaĝoj, unuparte la mezepoka ĉeesto de la Ordeno de Santiago kaj duaparte la adoro al la virgulino de Tentudía, situa sur la pinto de la samnoma monto kiu, pro siaj 1 104 metroj, estas la plej alta punkto de la provinco Badaĥozo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


 
Komarkoj de Ekstremaduro
 
Komarkoj de Cáceres
komarko Brozas | komarko Cáceres | komarko Coria | komarko Hervás | komarko Jaraiz de la Vera | komarko Logrosán | komarko Navalmoral de la Mata | komarko Plasencia | komarko Trujillo | komarko Valencia de Alcántara

Komarkoj de Badaĥozo
Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión