Tertremo en Ĉiĉio

tertremo en Tajvano en 1999

La tertremo en Ĉiĉio (ĉine 集集大地震, pinjine: jíjí dàdìzhèn), konata ankaŭ kiel la 921-a tertremo (ĉine: 九二一大地震) okazis la 21-an de septembro 1999 en centra Tajvano je 1:47 matene (GMT: 20-an de septembro je 17:47) kaj atingis 7,3 sur la skalo de Richter. Ĝia surcentro troviĝis ĉe 23° 46′ 19″ N 120° 49′ 20″ O / 23.77194 °N, 120.82222 °O / 23.77194; 120.82222 (mapo) en Ĉiĉio (Jiji laŭ hanjuo-transskribo) en Nantou, ĉirkaŭ 12,5 km okcidente de la Sunlunlago. La profundeco situis je 7,0 km.

Tertremo en Ĉiĉio
tertremo [+]

LandoTajvano
Koordinatoj23° 46′ 19″ N, 120° 49′ 20″ O (mapo)23.771944444444120.82222222222Koordinatoj: 23° 46′ 19″ N, 120° 49′ 20″ O (mapo)

Profundo8 km (5 mi)

Dato21-a de septembro 1999
Tempo01:47 (loka tempo)

Mortintoj2415
Vunditoj11305
Epicentroĉe Ĉiĉio

Tertremo en Ĉiĉio (Tajvano)
Tertremo en Ĉiĉio (Tajvano)
DEC
Tertremo en Ĉiĉio
Tertremo en Ĉiĉio
Vikimedia Komunejo:  Chichi earthquake [+]
vdr
Damaĝoj post la tertremo en Taichung

Damaĝoj redakti

La tertremo kaŭzis jenajn damaĝojn[1]:

  • 2.416 mortintoj (inkluzive ne-retrovitaj personoj)
  • 11.441 grave vunditaj
  • damaĝo je 9,2 bilionoj da usonaj dolaroj
  • 44.338 domoj komplete detruitaj
  • 41.336 domoj grave damaĝitaj

La tertremo daŭre skuis Tajvanon dum la nokto. Anekdoto rakontas pri nedetruita domo glitante de unu komunumo al la alia dum la tertremo, kio devigis la posedanton ŝanĝi adreson.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti