Théo van Rysselberghe

Théo (Théophile) van RYSSELBERGHE (Gento, 23a de Novembro 1862 - Le Lavandou (Var), 14a de Decembro 1926) estis belga pentristo, identigita kun la artaj movadoj de fino de la 19-a jarcento (impresionismo, punktismo, postimpresionismo, modernismo), inter kiuj li plenumis gravan pontan funkcion. Li estis asociigita al movado nomita "belga lumismo".

Théo van Rysselberghe
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1862 (1862-11-23)
en Gento
Morto 14-an de decembro 1926 (1926-12-14) (64-jaraĝa)
en Le Lavandou
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Brusela Reĝa Akademio de Belaj Artoj
Familio
Frat(in)oj Charles Van Rysselberghe • Octave Van Rysselberghe • François Van Rysselberghe
Edz(in)o Maria van Rysselberghe
Infano Élisabeth Van Rysselberghe
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • grafikartisto • skulptisto • vidartisto • dezajnisto
Verkoj Emile Verhaeren
Q17491370
Portrait of Marguerite van Mons
vdr

Inter 1881 kaj 1883 li veturis tra Hispanio kaj Maroko kun Frantz Charlet kaj Darío de Regoyos, kaj impresiiĝis per la pentrarto de la Muzeo Prado kaj per la ĉiutagaj scenoj de Tanĝero. En Sevilo li konis Constantin Meunier, kiu estis pentrinta kopion de la "Elkrucigo" de Pedro de Kampanio.

Madame Charles Maus, 1890.

En Bruselo li fondis la grupon Les Vingt (La dudekopo, 1883) kun sia amiko Octave Maus kaj aliaj belgaj pentristoj; kaj en Aprilo li ekspoziciis sukcese en la Salono L'Essor. Li amikiĝis kun la poeto Émile Verhaeren. Septembre 1883 li veturis al Harlemo por studi la uzon de la lumo fare de la nederlanda baroka majstro Frans Hals; tie li konatiĝis kun la usona pentristo William Merritt Chase. En 1886, Verhaeren konatigis lin kun Paul Signac, kiu enkondukis lin en la punktismo kaj alproksimigis lin al la anarkiisma idearo, kio rezultis en kunlaborado kun Les Temps nouveaux.

En 1883 kaj 1884 li veturis denove al Maroko kaj Andaluzio, rezulte li profundiĝis en la temoj de arabaj fantazioj, enkondukita de Eugène Delacroix. Poste li sekvis al impresionismo kaj punktismo, dum foje reveturas al Maroko. En la 1900-aj jaroj li fokusiĝis al uzado de lumo kaj koloroj. Ĉirkaŭ 1910 li setliĝis ĉe la Lazura Marbordo en sudorienta Francio kaj tie restis.

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti