The Host (esperante La Gastiganto) estas usona romantika sciencfikcia filmo de 2013 adaptita de la samnoma romano de Stephenie Meyer. Ĝi rakontas la historion de juna virino Melanie, kiu estas kaptita post kiam la homa raso estis kaptita de parazitaj eksterteranoj nomitaj "Animoj". Post kiam Melanie estas kontrolita per animo nomita "Wanderer (Vaganto)", Melanie kaj la eksterterano konkuras por kontroli la korpon. Verkita kaj reĝisorita de Andrew Niccol, kun la aktorado de Saoirse Ronan, Max Irons, Jake Abel, William Hurt kaj Diane Kruger.[1] La ekmontro en kinejoj startis la 29-an de marto 2013, la filmo estis ĝenerale malbone ricevita de kritikistoj kaj atingis 63,3 milionojn da dolarojn tutmonde kontraŭ buĝeto de 40 milionoj da dolaroj.

The Host
filmo
Originala titolo The Host
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 28 mar. 2013
Ĝenro amafera filmo, sciencfikcia filmo, fantasta filmo, filma dramo, invado far eksterteruloj, suspensa filmo, aventura filmo, postapokalipsa filmo, malutopia filmo, filmo bazita sur romano, agfilmo
Kameraado Roberto Schaefer
Reĝisoro(j) Andrew Niccol
Produktisto(j) Stephenie Meyer • Nick Wechsler
Scenaro Andrew Niccol • Stephenie Meyer
Filmita en Nov-Meksiko
Muziko de Antonio Pinto
Rolantoj Saoirse Ronan • Emily Browning • Jake Abel • Max Irons • Diane Kruger • Chandler Canterbury • Frances Fisher • William Hurt • Rachel Roberts • Boyd Holbrook • Alex Russell • J. D. Evermore • Bokeem Woodbine
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Malgrandaj parazitaj eksterteranoj nomataj "Animoj", kiuj vojaĝas al planedoj por meti sin en gastigantan korpon de la reganta specio de tiu planedo kaj tiel subpremi la konscion de la gastiganto. Opiniante homojn tro perfortaj por meriti la planedon, ili nun preskaŭ sukcese konkeris la Teron. La konscio de la origina posedanto estas forviŝita, sed la animoj povas aliri la memorojn de la gastiganto, la gastigataj korpoj estas identigeblaj per arĝentaj ringoj en siaj okuloj.

Melanie Stryder estas kaptita kaj plenigita per Animo nomata "Wanderer (Vaganto)", al kiu alia animo kun la tasko de "Serĉanto" petis aliri la memorojn de Melanie por scii la lokon kie estas aliaj eskapitaj homoj. La konscio de Melanie tamen ne estis tute forigita; ŝi kaj Wanderer aranĝas internan konversacion kaj debaton inter ili, por fine fariĝi amikoj.

Wanderer rakontas al la Seĉanto ke Melanie vojaĝis kun ŝia frato Jamie kaj ŝia koramiko Jared Howe kun la celo trovi la onklon de Melanie Jeb ie en la dezerto. Wanderer informas ke Melanie daŭre ĉeestas, tiel ke Seĉanto decidas transdoni la korpon de Melanie al alia animo. Pro la konsilo de Melanie, Wanderer eskapas al la dezerto, kie Jeb trovas ŝin kaj portas ŝin al kavernoj ene de monto kie la homoj estas kaŝitaj (ankaŭ Jared kaj Jamie).

La ĉeesto de Wanderer estas malamike vidata de ĉiuj krom Jeb kaj Jamie. Melanie instrukcias Wanderer ne rakonti al iu ajn ke ŝi daŭre estas interne koncia, ĉar tio provokus ilin, kvankam ŝi poste permesas al ŝi rakonti tion al Jamie. Wanderer komencas interagi kun la homoj kaj malrapide komencas akiri ilian fidon kaj kreas rilaton kun Ian O'Shea.

Serĉanto gvidas serĉteamon en la dezerto. Ili vidas nunu el la teamoj de la rifuĝejo tiel Aaron kaj Brandt sinmortigas por eviti kapton. Dum la ĉasado, Serĉanto hazarde mortigas alian animon, kio kaŭzas ke ŝiajn ĉefojn nuligu la serĉadon.

Jared kaj Kyle moviĝas por mortigi Wanderer, igante Jamie riveli ke la konscio de Melanie estas viva. Jeb kaj Ian akceptas tion, sed Jared rifuzas kredi ĝis li strategie kisas Wanderer, provokante Melanie repreni la kontrolon kaj frapi lin, pruvante al Jared ke ŝi daŭre vivas. Kyle provas mortigi Wanderer sed endanĝerigas sian propran vivon kaj Wanderer fine savas lin. Ian kredas ke Kyle atakis Wanderer kaj rakontas al ŝi ke li havas sentojn pri ŝi. Wanderer koncedas ke la korpo de Melanie estas devigita ami Jared sed ŝi havas proprajn sentojn kaj la paro kisas unu la alian.

Wanderer eniras la medicinan konstruaĵon de la komunumo kaj estas ŝokita pro malkovro ke Dok eksperimentis formojn forigi animojn kaj permesi al la homo reakiri kontrolon, kio rezultis en la mortoj de multaj animoj kaj gastigantoj. Post izolado dum pluraj tagoj, Wanderer scias ke Jamie estas morte malsana kun infekto en sia gambo. Ŝi infiltras eksterteran medicinan kontruaĵon por ŝteli iom da fremda medicino kio savas la vivon de Jamie.

Serĉanto daŭre serĉis Wanderer memstare sed Jeb kaptas ŝin. Wanderer ofertas al Dok la interkonsenton mortigi ŝin kondiĉe de la maniero forigi animojn, kaj ke li poste forigu ŝin de la korpo de Melanie. Dok uzas la teknikon por forigi Serĉanto de ŝia gastiganto el kio ambaŭ pluvivas. Wanderer metas la etan fremdan formon de Serĉanto en spacvojaĝa veturilo, kiun ŝi sendas tiel for de la Tero, ke ĝi ne povos reveni dum multaj generacioj.

Laca de la multaj vivoj, kiujn ŝi vivis kaj trovante tro dolore postlasi ĉiujn, Wanderer faras ke Dok promesu lasi ŝin morti kiam ŝi estos forigita kaj ne diri al iu ajn. La aliaj intervenas kun Dok, kiu enigas Wanderer en alian virinon, kiu restis cerbe morta post kiam la animo ene de ŝi estis forigita. Nun kun propra korpo Wanderer povas esti kun Ian dum Melanie reunuiĝas kun Jared.

Kelkajn monatojn poste dum provizo, Wanderer, Melanie, Ian kaj Jared estas kaptitaj. Ili malkovras ke iliaj kaptintoj estas homoj, kiuj malkaŝas ke ankaŭ ekzistas pluraj aliaj homaj grupoj. Ili ankaŭ ekscias, ke Animo kun ĉi tiu grupo helpis al la homa rezisto kiel Wanderer, kaj eble ili ne estas la lastaj Animoj kiuj faras tion.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo redakti

  • Saoirse Ronan kiel Melanie Stryder/Wanderer
  • Max Irons kiel Jared Howe
  • Jake Abel kiel Ian O'Shea
  • Chandler Canterbury kiel Jamie Stryder
  • Frances Fisher kiel Maggie Stryder
  • Diane Kruger kiel Serĉanto
  • William Hurt kiel Jeb Stryder
  • Boyd Holbrook kiel Kyle O'Shea
  • Scott Lawrence kiel Dok
  • Lee Hardee kiel Aaron
  • Phil Austin kiel Charles
  • Raeden Greer kiel Lily
  • Alexandria Morrow kiel Soul
  • Emily Browning kiel Wanderer (korpo nekonscia)

Referencoj redakti

  1. Schutte, Lauren. Andrew Niccol to Direct 'The Host' (angle). Alirita 2021-05-03.

Eksteraj ligiloj redakti