Theodor GARTNER (naskiĝinta la 4-an de novembro 1843 en Vieno, mortinta la 29-an de aprilo 1925 en Innsbruck) estis aŭstra romanisto, ĥemiisto kaj fizikisto.

Theodor Gartner
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1843 (1843-11-04)
en Vieno
Morto 29-an de aprilo 1925 (1925-04-29) (81-jaraĝa)
en Innsbruck
Lingvoj germanaukrainafranca
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo romanisto • filologo • universitata instruisto • lingvisto
vdr
Verko de Gartner pri la dialekto de Gardena Valo

Vivo redakti

Gartner estis origine natursciencisto, studis fizikon kaj kemion en Vieno, iĝis mezlerneja profesoro en Uherské Hradiště. Tie li estis petita provizore instrui la francan; li sin preparis aŭtodidakte por la instruekzameno en tiu ĉi fako kaj poste instruis la francan en gimnazio en Linz. Li venis al Vieno en 1878, kie, en la aĝo de 35, dediĉis sin tute al latinida filologio - laŭ propono de la fama Adolfo Mussafia. En 1885 li estis nomumita profesoro ĉe la Ĉernivca Universitato kaj en 1899 ĉe la Universitato de Innsbruck por la nove establita katedro por la tuta latinidlingva universo. Ĝis tiam ekzistis en la tirola ĉefurbo nur katedro pri la italaj lingvo kaj literaturo (ekde la mezo de la 19-a jarcento). Gartner tie katedrestris ĝis emeritiĝo en 1911.

Graveco redakti

Gartner ege vastigis la latinidajn studojn en Innsbruck, kiuj estis limigitaj al la itala kaj intertempe traktis ankaŭ la provencan. Li enkondukis en 1901 la rumanan, en 1902 la novprovencan kaj en 1903 la romanĉan. Tio estis rekonita fare de Graziadio Isaia Ascoli en la triunuo Grizono- Sudtirolo-Friulujo kiel restaĵoj de la vulgara latino de popolo vivinta en regiono disde la suda piedo de la Alpoj ĝis Danubo. Ĝi estis de Ascoli prezentita en 1873 ĉe Saggi ladini kiel sendependa romanĉa lingvo.

Sed tute sendepende de Ascoli, kolektante vortojn kaj tekstojn rekte el la homoj, metode eĉ superante la eksmodajn esplormanierojn de Ascoli (precipe koncerne la sociologie kondiĉitan lingvan tavoliĝon) Gartner ade esploris la dialektojn disde Bergaglia-valo apud Malojopasejo tra Obvalden, Mittelbünden ĝis Engadino. Plurajn jarojn li migris tra Sudtirolo kaj Friulujo. Por la unua fojo, li aplikis la esprimon rätoromanisch (romanĉa) - adoptitan far fakuloj norde kaj okcidente de la Alpoj kaj de Svislando - al ĉiuj tri grupoj. Ili estis apartigitaj per la antaŭeniĝo kaj de la germana kaj de la itala. La romanĉan en tri formoj do li difinis memstara branĉo ene de la uesta romanidlingvio kiel legeblas ĉe Handbuch der rätoromanischen Sprache und Literatur (1910). Tiu ĉi estas fundamenta eĉ ankoraŭ hodiaŭ. Gartner sekve fariĝis vere grava kunfondinto de la romanĉa filologio!

Privataĵoj redakti

Lia patro Anton Gartner (1803-1873) estis registara konsilisto. Li nuptis en 1887 en Ĉernivco Maria Graber († 1892). En 1897 li iĝis honora membro de la studenta korporacio Arminia Czernowitz.

Aliaj verkoj redakti

  • Die Gredner Mundart, 1879 (unua studaĵo de unuopa romanĉa dialekto; ĝenerale unu el la plej fruaj romanistikaj dialektomonografioj)
  • Die Judicarische Mundart, 1882
  • Viaggi ladini, 1882
  • Raetoromanische Grammatik, 1883
  • Sulzberger Wörter, 1883
  • Die rätoroman. Mundarten, ĉe: Gröbers Grundriß der romanischen Philologie I, 1888, p. 461-88
  • Die Mundart von Erta (Friaul), ĉe: Zs. f. roman. Philol. 16, 1892
  • Darstellung der rumänischen Sprache, 1904
  • Ladinische Wörter aus den Dolomitentälern, 1923.
  • Die Zehn Alter, eine rätoromanische Bearb=eitung aus dem 16. Jh. (Las deschs eteds da Gebhard Stuppan, Drama rappresentà a Pasqua 1564 ad Ardez), ĉe: Romanische Studien 6, H. 21, 1885, p. 239-99
  • Das Neue Testament, 1erste rätoromanische Übersetzung von J. Bifrun 1560, Dresden 1913.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti