Tibor Erkel
Tibor Erkel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Erkel Tibor estis hungara altlerneja instruisto, politikisto, pianisto. Lia filo estis Kentaur.
Tibor Erkel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de januaro 1934 en Csökmő |
Morto | 28-an de januaro 2017 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Megyeri Cemetery |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Infanoj | András Erkel • Kentaur |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Tibor Erkel [1] naskiĝis la 11-an de januaro 1934 en Csökmő, li mortis la 28-an de januaro 2017 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Tibor Erkel frekventis bazlernejon, piaristan gimnazion kaj muziklernejon en Debrecen, poste muziklernejon en Budapeŝto, fine li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo de Budapeŝto en 1959. Inter 1958 kaj 1963 li instruis en konservatorio de Szeged, inter 1963–1992 li estis muzika reĝisoro de Hungara Radio, eĉ ankaŭ 5 jardekojn li instruis en la menciita Altlernejo. En 1969 li estis nomumita katedrestro. Inter 1979–1983 kaj 1992-1994 li havis postenojn en la ministerio. En 1996 li komencis politikadi, inter 1998–2002 li estis parlamenta deputito. Li ricevis kelkajn premiojn.
Elektitaj filmaj laboroj redakti
- Csalóka Péter (muzika reĝisoro, 1979)
- Wagner (muzika reĝisoro, 1983)
- Daliás idők (komponisto, 1984)
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Budapeŝto-Újpest (2017)
Fontoj redakti
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2007-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]