Tibor Kenderesi [kendereŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kenderesi Tibor estis hungara aktoro, voĉoaktoro.

Tibor Kenderesi
Tibor Kenderesi
Tibor Kenderesi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1920 (1920-05-15)
en Novi Sad
Morto 25-an de septembro 2011 (2011-09-25) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Tibor Kenderesi[1][2] naskiĝis la 15-an de majo 1920 en Novi Sad (Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, nun en Serbio), li mortis la 25-an de septembro 2011 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Kenderesi apartenis al la hungara minoritato en la menciita reĝlando. Li komencis studi en maturiĝis en Akademio pri Teatro en Budapeŝto en 1938, sed pro la mondomilito li soldatiĝis, fine estis militkaptito. En 1951 li estis sendiploma aktoro en Nacia Teatro (Szeged) kaj post 2 jaroj li akiris diplomon en la altlernejo (iama menciita akademio). Lia ĉefinstruisto estis Endre Gellért. Ekde 1954 li apartenis al Teatro Gárdonyi Géza. Li apogis la hungaran revolucion, tial li estis en prizono 9 monatojn. Liberiĝinta li ludis en "vilaĝteatro" (1958-1960), Nacia Teatro (Pécs) (1960-1962), Teatro Petőfi (Veszprém) (1962-1981), Gaja Teatro (1981-2011). Li ricevis premiojn en 1990 kaj 2005. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo kaj li havis idojn.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti

Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • A szívroham (1964) - Batkó
  • Nincs többé férfi (1974) – Paĉjo
  • Mentsük meg Bundert Boglárkától (1984) – pordisto
  • Erdélyi dekameron (1995) – Domokos Körtvélyessy
  • A Pál utcai fiúk (2003) – Anton

Fontoj redakti

Referencoj redakti