Tilapia malgrandviruso

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La tilapia malgrandviruso (provizora scienca nomo Tilapia parvovirus aŭ TiPV) estas malgrandviruso en la genro Chaphamaparvovirus, kiu kaŭzas epidemiojn kun grandaj mortonombroj ĉe tilapiaj bredejoj. Epidemioj de tilapia malgrandviruso estas konataj en Ĉinujo ekde 2015, en Tajujo ekde 2019, kaj en Barato ekde 2023.

Tilapiaj malgrandvirusoj en (A-B) cerbo, (C) koro, (D) okulo, (E-F) lieno de tilapio.

Viruso redakti

La viruseroj de la tilapia malgrandviruso estas senmembranaj, sferaj ĝis dudekedraj, kaj relative malgrandaj (diametro ĉ. 30 nm).[1] La genomo havas ĉ. 4200 bazparojn kaj kodas tri proteinojn: unu kapsidan proteinon, unu nestrukturan proteinon, kaj unu nukleacidproteinon.[2]

Malsano redakti

Infektitaj bestoj suferas sangadon de la haŭto kaj naĝiloj kaj elkaviĝon de la okuloj.[1] Ili montras letargion, anoreksion, kaj malnormalan naĝadon. Interne la cerbo, renoj, kaj hepato inflamiĝas, kaj la lieno nekroziĝas.[3] Krom internaj histoj, kelke da viruso estas detektebla en la muko, kio eble estas la vojo de disinfekto.

La viruso kaŭzas amasan mortadon de bredataj tilapioj. Ĝi povas kuninfekti ilin samtempe kun patogenaj bakterioj kaj tilapia laga viruso. La rolo de kuninfekto en la manifestiĝo de tilapiaj malsanoj ne estas bone komprenata.[1]

Historio redakti

 
Tilapioj mortintaj dum la unua malkovrita epidemio de tilapia malgrandviruso en Hubejo, 2015

La tilapia malgrandviruso estas nove malkovrita kaj ankoraŭ (en 2023) disvastiĝanta malsano. La unua konata epidemio okazis en Hubejo, Ĉinujo, en aŭgusto kaj septembro 2015. Oni observis akutan malsanon de tilapioj bredataj en kaĝoj, kiu kaŭzis mortadon de 60-70% kaj ne respondis al kontraŭbakteriaj kuraciloj. Sciencistoj kolektis malsanajn bestojn por analizo kaj eksperimenta infektado de sanaj individuoj. La studo, anoncanta la malkovron de tilapia malgrandviruso, estis finita kaj publikigita nur en 2020.[4] Intertempe, la sama viruso estis malkovrita en feko de bredataj krokodiloj manĝintaj tilapiojn en Hajnano.[5] Ĝi estis la unua malkovro de malgrandvirusa infekto en fiŝo.[3] La studintoj de la unua epidemio detektis la viruson ankaŭ en Gŭangdongo kaj Hajnano, kaj suspektis ke ĝi plu disvastiĝas en ĉinaj tilapiejoj.

Ekde 2019, tilapia malgrandviruso estis detektita dum pluraj amasmortadoj en Tajujo. Ekde 2023 oni raportis infektojn en Maharaŝtro, Utarpradeŝo, kaj Tamilujo, Barato.[1][6]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Rajendran, Kooloth Valappil, k. al. 2023. "Widespread occurrence of Tilapia parvovirus in farmed Nile tilapia Oreochromis niloticus from India". Journal of Fish Diseases
  2. Piewbang, Chutchai, k. al. "Dual infections of tilapia parvovirus (TiPV) and tilapia lake virus (TiLV) in multiple tilapia farms: Their impacts, genetic diversity, viral tropism, and pathological effects". Aquaculture 550.
  3. 3,0 3,1 Jager, Mason C. 2021. "Small but mighty: old and new parvoviruses of veterinary significance". Virology Journal 18.
  4. Liu W. k. al. 2020. "Determination of a novel parvovirus pathogen associated with massive mortality in adult tilapia". PLoS Pathogens 16(9).
  5. Du Jiang k. al. 2019. "Identification of a Novel Ichthyic Parvovirus in Marine Species in Hainan Island, China". Frontiers in Microbiology, section Virology, 10.
  6. Kolappan, B. 2023. "India’s first tilapia parvovirus reported in Tamil Nadu". The Hindu. [1]