Tinduf aŭ Tindufo (Berbere: Tinduf, arabeتندوف) estas la ĉefa urbo, kaj komunumo en la Provinco Tinduf, en plej okcidenta angulo de Alĝerio, ĉe la limoj kun Maŭritanio, Okcidenta Saharo kaj Maroko. La komunumo havas ĉirkaŭ 160,000 loĝantojn sed la censo ne enkalkulas la okcidentsaharajn rifuĝintojn kiuj en la censo de 2008 estis 45,966,[1] ĝis 25,266 en 1998,[2] kaj jara loĝokresko de 6.3%.[1]
La regiono estas konsiderata de strategia gravo. Ĝi estas hejmo de bazoj de la Armeo de Alĝerio kaj de flughaveno kiu faras regulajn flugojn al Alĝero same kiel al aliaj enlandaj lokoj.[3] La setlejo Garet Djebilet kuŝas ene de la municipo Tinduf ĉe la limo kun Maŭritanio; tiu setlejo havas fero-minon kaj jam nefunkciantan flughavenon, kaj estas proksimume je 70 km nordokcidente de Âouinet Bel Egrâ. Ekde 1975, ĝi ankaŭ enhavas kelkajn okcidentsaharajn rifuĝejojn kiuj estas funkciigataj fare de la Fronto Polisario, nome nacia liberiga movado kiu serĉas la memregadon de Okcidenta Saharo