Titlis-Glaĉero (germane Titlisgletscher) estas malgranda deklivglaĉero en centra Svislando en la Kantonoj Obvaldo kaj Nidvaldo. La glaĉero havas longecon de 1,75 km, larĝecon de 0,7 km kaj kovras areon de 1,6 km².

Titlis-Glaĉero
Titlis-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 675645 / 181303 (mapo)46.7786111111118.4291666666667Koordinatoj: 46° 47′ N, 8° 26′ O; CH1903: 675645 / 181303 (mapo)
Titlis-Glaĉero (Svislando)
Titlis-Glaĉero (Svislando)
DEC
Titlis-Glaĉero
Titlis-Glaĉero
Map
Titlis-Glaĉero
Estiĝloko Titlis
Longeco 1,75 km
Larĝeco 0,7 km
Areo 1,6 km²
Glacikvanto 0,05 km³
Elfluanto(j) Engelberger Aa→
Kvarkantona LagoReuss
Jara retiriĝo/kresko ? m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Titlisglaĉero estiĝas sur la pinto de la monto Titlis en alteco de 3288 m s.m. Ĝi estas ankaŭ konata sub la nomo Galtiberg-Glaĉero (germane Galtiberggletscher) supre de la konata turisma loko Engelberg. Ĝia supra parto je la norda deklivo de Titlis kaj Eta Titlis (3070 m.s.) estas la nutra regiono kun relative malmultaj fendoj, dum ĝia malsupra parto estas kruta kun multaj fendoj kovrita de neĝalblovaĵoj kaj glaĉerglacio. La frunto de la norda kaj ĉefa glaĉerlango situas je alteco de 2220 m s.m. Ĝia degelakvo elfluas al la Engelberger Aa, alfluanto de la Kvarkantona Lago. Ĉe Eta Titlis troviĝas mallonga flanklango fluante nordokcidenten, kies degelakvo nutras tra Stäubibach la Trüeb-Lagon, kies akvo subtere ankaŭ alfluas al Engelberger Aa. Oriente la glaĉero sur Titlis estas ligita kun Firnalpeli-Glaĉero (germane Firnalpeligletscher) kun longeco de 1,5 km, kaj larĝeco de 1 km, korvrante arecon de proksimume 1,5 km² kaj sude tra Firnalpeli-Glaĉero ankaŭ kun Wenden-Glaĉero (germane Wendengletscher) kun proksimume simila dimensio. Dum la degelakvo de Firnalpeli-Glaĉero ankaŭ fluas al Engelberger Aa, Wenden-Glaĉeo situas aliflanke de la akvodislimo kaj ĝia degelakvo fluas tra Wendenwasser, kiu alfluas al Steinwasser, kiu siavice alfluas la Aron.

Sekvoj de la tutmonda varmiĝo redakti

Sub la influo de la tutmonda varmiĝo Titlis-Glaĉeroj dum la lastaj jaroj kaj precipe dum la varemga somero 2003 forte retiriĝis. Oni supozas, ke la glaĉero, se la nuna evoluo daŭras, post 20 jaroj estos komplete fordegelinta. Oni nuntempe provas savi la skiareon kovrante somere en la nutra regiono de la glaĉero surfacon de 0,7 km² kun blankaj ŝirmtolaĵoj, kiuj reflektu la sunradiojn, kiam la glaĉero dum varmegaj someroj ne plu estas kovrita de firno. La celo de tiu-ĉi mezuro estas savi la skieblan sektoron, la retiriĝon de la glaĉero oni tiel ne povas haltigi, sed nur povas malrapidigi.

Turismo redakti

Titlis estas atingebla ekde Engelberg per la Titlis-Rotair-Montartrafikkompanio en kvar etapoj. Unua etapocelo estas Gerschnialp, atingebla kaj per funikularo kaj per seĝotelfero ekde Engelberg. La dua etapo estas seĝo-telfero ĝis Trüeb-Lago, kaj de Trüeb-Lago oni atingas la trian etapcelon Stand per aertelfero. De tiel alia aertelfero kondukas al la pinto de Titlis. Titlis apartenas al la skiregiono de Engelberg kaj estas ŝatata de skiistoj kaj neĝtabulistoj. Sur Titlis-Glaĉero eblas neĝtabuli ankaŭ somere.

Fontoj redakti

  • Wanderkarte 1:60 000 Kanton Uri [Migradmapo 1:60 000 Kantono Urio], eldonita de Kümmerly+Frei, ISBN 3-259-00873-X.

Eksteraj ligiloj redakti