Toros Toramanjan

armena arkitekto

Toros TORAMANJAN (armene: Թորոս Թորամանեան; 1864 - 1-an de marto 1934) estis elstara armena arkitekto kaj historiisto pri arkitekturo. Li estas konsiderita "la patro de la armena arkitektura historiografio."

Toros Toramanjan
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1864 (1864-03-18)
en Şebinkarahisar,  Otomana Imperio
Morto 1-an de marto 1934 (1934-03-01) (69-jaraĝa)
en Erevano
Tombo Q42794211
Loĝloko BulgarioRumanioParizoAnio (urbo)EĉmiadzinVieno
Ŝtataneco SovetunioOtomana Imperio
Alma mater Istanbul State Academy of Fine Arts
Okupo
Okupo arkitektoarkeologo
vdr

Toramanjan naskiĝis en 1864, en la urbo Ŝebinkarahisar (Շապին-Գարահիսար en la armena), Otomana Imperio. Li studis arkitekturon en Akademio de Belartoj en Konstantinopolo, kaj poste en Sorbonne, Parizo, kaj poste li laboris pri la detala studo de la restaĵoj de mezepokaj armenaj arkitekturaj monumentoj.

La scienca laboro de Toramanjan aranĝis la vojon al la granda akademiano, Josef Strzygowski, kiu, post longa kaj detala studo de kristana arkitekturo, konkludis, ke la armena arkitekturo havis gravan rolon en la evoluo de bizanca kaj poste de okcidenta eŭropa arkitekturo. En 1920, dum la turka-armena milito, li perdis grandan parton de sia scienca studo. Li mortis en 1934 en Erevano kaj estis entombigita ĉe la bordo de Hrazdan rivero.