Torremocha de Jadraque
Torremocha de Jadraque [toreMOĉa deĥaDRAke] (Senpinta Turo de J.) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Torremocha de Jadraque | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19... | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Alfredo Moreno Ortega | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 20 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2,24 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 1′ N, 2° 54′ U (mapo)41.020277777778-2.8980555555556Koordinatoj: 41° 1′ N, 2° 54′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 934 m [+] | ||
Areo | 11,17 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torremocha de Jadraque [+] | |||
Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Pinilla de Jadraque, Medranda, Cendejas de Padrastro, Pálmaces de Jadraque kaj Negredo. Granda parto de la teritorio estas okupita de kultivoj de cerealoj escepte ĉe la zonoj plej krutaj kie estas arbaroj de kverkoj. En la municipa teritorio estas stacio por birdoringado inaŭgurita en la 1980-aj jaroj.
Loĝantoj redakti
La censita loĝantaro en 2016 estis de 25 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,24 loĝ/km².
Situo redakti
Torremocha de Jadraque situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 930 m super marnivelo; je 60 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 11,17 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°01′13″N 2°53′53″Ok.
Historio redakti
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 25, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Torremocha de Jadraque, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Torremocha de Jadraque kie oni falis al la nunaj 25.
Ekonomio redakti
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.