Toulx-Sainte-Croix

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Toulx-Sainte-Croix estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 304 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Toulx-Sainte-Croix
Preĝejo de Toulx-Sainte-Croix
Preĝejo de Toulx-Sainte-Croix
Preĝejo de Toulx-Sainte-Croix
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Boussac
INSEE kodo 23254 [+]
Poŝtkodo 23600
Kodo laŭ INSEE 23254
Politiko
Urbestro S-ro Bernard De La Biche
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 304 (1 999)
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°17′08″N 2°12′52″O  /  46.28556°N, 2.21444°O / 46.28556; 2.21444 (Toulx-Sainte-Croix) (mapo) Koordinatoj: 46°17′08″N 2°12′52″O  /  46.28556°N, 2.21444°O / 46.28556; 2.21444 (Toulx-Sainte-Croix) (mapo)
Alto 375 m - 656 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 35,05 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Toulx-Sainte-Croix en Francio
46° 17′ 08″ Nordo 2° 12′ 52″ Oriento / 46.2855555556 °N, 2.21444444444 °O / 46.2855555556; 2.21444444444 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Toulx-Sainte-Croix [+]
vdr

Geografio redakti

Toulx-Sainte-Croix etendiĝas sur 35,05 km², kaj havis 304 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 8 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Toulx-Sainte-Croix situas je alteco de 656 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Toulx-Sainte-Croix apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Bernard De La Biche, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj redakti

En Toulx-Sainte-Croix estas romanikstila preĝejo kun aparta sonorilturo.

Ekde observturo konstruita en 1936 eblas vidi belan panoramon de la tuta kantono de Boussac. Ĝi estis renovigita kaj denove malfermiĝis en julio 2008.

Administrado redakti

Toulx-Sainte-Croix apartenas al la kantono de Boussac, kies ĉefurbo estas Boussac. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti