Trajteca alfabeto estas alfabeto, en kiu la literformo ne estas tute arbitra, sed kohere kodas fonologiajn ecojn de la fonemo(j), kiu(j)n la litero reprezentas. La terminon trajteca alfabeto (angle featural alphabet) enkondukis Geoffrey Sampson por priskribi la korean alfabeton[1] kaj la stenografian sistemon de Pitman.[2] Ekzemploj de trajtecaj alfabetoj estas jenaj:

Aliaj alfabetoj povas havi trajtecajn elementojn. Ekzemple, en la en:Fraser alphabet uzata por la Lisu-lingvo, por indiki aspiracion turniĝas je 180° la literoj por la konsonantoj P p, T t, F ts, C kaj K k. En la Internacia Fonetika Alfabeto, la supermetitaj kaj submetitaj hoketoj, kiuj estas karakterizaj por injektivoj (ɓ ɗ ʄ ɠ ʛ) kaj retrofleksoj (ʈ ɖ ʂ ʐ ɳ ɻ ɽ ɭ), aludas al la moviĝo de la laringo aŭ de la lango.

Konata estas nur unu trajteca ciferaro, nome la sabima.

Notoj redakti

  1. Sampson, p. 120.
  2. Sampson, p. 40.

Referencoj redakti