Tranĉfloro estas floro, kiu estas kultivata por fari aranĝaĵojn, bukedojn, girlandojn ktp. La floroj aŭ flortigoj estas vendataj plej ofte sen radikoj. La flortigoj estas rikoltataj kiam la floro au floraroj estas maturaj fortranĉante ilin de la planto. Tranĉfloroj estas uzataj por dekori kaj kiel donaco.

florbukedo kun tranĉfloroj.

Komerco redakti

La tutmonda merkato de tranĉfloroj havis en la jaro 2000 volumenon de ĉirkaŭ sep miliardoj da Eŭroj. La plej granda eksportisto estas Nederlando – tiu okcidenteŭropa lando eksportis en la jaro 2011 tranĉflorojn kaj potplantojn en la valoro de 5,243 miliardoj da Eŭroj. [1]. Aliaj gravaj eksportlandoj de tranĉfloroj estas:

La plej granda importisto por tranĉfloroj estas Germanujo –ĉ. 30 procentoj de la plantoj, kiuj estas produktitaj en Nederlando estas eksportitaj al Germanujo [5].

La vendosumo de la tuta merkato en Germanujo por tranĉfloroj kaj ĉambroplantoj inkluzive de bed- kaj balkonplantoj respektive staŭdoj kaj lignoplantoj estas 8,6 miliadroj da Eŭroj en la jaro 2011. Inter tiu 35,6 procentoj estas tranĉfloroj (= 3,06 miliardoj da Eŭroj).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti