Tribrako

metrika piedo, konsista el tri mallongaj (aŭ senakcentaj) silaboj

Je klasika metriko, la tribrako[1] (antikve-greke τρῐ́βρᾰχῠς, tríbraĥus, latine tribrachys) estas piedo konsistanta el tri mallongaj silaboj.

Priskribo redakti

Je la metriko de la klasikaj Eŭropaj lingvoj (latino, antikva greka lingvo), la metro estas kalkulata laŭ la silaba longo: ĉu la silabo estas longa (—) aŭ mallonga (◡). La tribrako estas, laŭ la tradicia analizo, piedo konsistanta el sinsekvo de tri mallongaj silaboj:

◡◡◡

En la analizo de aliaj lingvoj kiel Esperanto, kiuj uzas la akcentecon de silaboj anstataŭ longoj (tiel — signifas akcentan silabon kaj ◡ signifas senakcentan silabon), la tribrako estas sinsekvo de tri senakcentaj silaboj.

En la klasika poezio, la tribrako, havanta tri moraojn, estas ekvivalenta laŭ longo al la trokeojambo (ankaŭ trimoraaj). Tamen, la tribrako estas malofte uzita.

Ekzemploj redakti

Tribrako en Esperanto redakti

En Esperanto, la tribrako estas malofta, pro la ĉeesto de la akcento ĉe la antaŭlasta silabo; oni povas konstrui tribrakon el tri mallongaj vortoj (“nu, en la”) aŭ el longa vorto (“biolo- / gio”).

Jen ekzemplo:

Sed havis / ni ambaŭ / la lingvon / amatan;
◡—◡ ◡—◡ ◡—◡ ◡—◡
La espe- / rantistoj / koniĝas / per ĝi.
◡◡◡ ◡—◡ ◡—◡ ◡—
(el “Al memoro de J. Wasniewski” far Otto W. Zeidlitz)

Tiu poemo estas kvaramfibrako, krom la lastaj versoj en ĉiuj strofoj, kiuj finiĝas vire per jambo; tamen, en la ĉi-supra verso, la unua amfibrako estis anstataŭigita per tribrako.

Tribrako en la angla redakti

El anglalingva poezio:

He with the / camera / and with his / backpack,
◡◡◡ —◡◡ ◡◡◡ ——
“Li kun la fotilo kaj kun lia tornistro,”
(El “Walk through Trees” far Robert Frost[2])

La kvarpieda verso konsistas el du tribrakoj (kun unu daktilo kaj unu spondeo).

Referencoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: tribrak/o
  2. Hengreaves, Paterika. Tribrach foot (angle). Poetry Dish (2011-07).