Triloba azimeno
(Alidirektita el Triloba asimino)
La triloba azimeno[1] (latine Asimina triloba) estas planto de la genro azimeno, indiĝena en la oriento de Norda Ameriko, de la sudo de Ontario kaj Novjorko al Nebrasko, Florido kaj oriento de Teksaso.
Triloba azimeno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
fruktoj de triloba azimeno (Asimina triloba)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
triloba azimeno Asimina triloba (L.) Dunal | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiĜi estas granda arbusto aŭ eta arbo kun alto ĝis 11 metroj.
La folioj estas defalaj, spirale aranĝitaj, larĝe lancetformaj kaj 15–30 cm longaj.
La floroj estas malhelruĝaj 2–5 cm en diametro, kun tri sepaloj kaj ses petaloj; ili malbonodoras.
La frukto de tiu nearktisa planto estas flavoverda manĝebla bero kiu longas 5–15 cm.
Referencoj kaj eksteraj ligiloj
redakti- Flaŭro de Nordameriko: Asimina triloba
- USDA Plants Profile: Asimina triloba
- Asimina triloba images at bioimages.vanderbilt.edu Arkivigite je 2009-04-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Natural Heritage Information Centre / Centre d'information des heritages naturelles — Asimina triloba Arkivigite je 2009-05-08 per la retarkivo Wayback Machine. Ontario Ministry of Natural Resources / Ministère des richesses naturelles. Queen's Printer for Ontario, 2002. vidita la 4-an de majo 2006.