Trinity-testo

Usona atombomba eksperimento en 1945 en Nov-Meksiko, Usono

Trinity-testo estis la koda nomo de la unua historia nuklea testo, kiu okazis la 16-a de julio 1945 en Alamogordo, Nov-Meksiko, Usono en la dezerto Jornada del Muerto, en la kadro de la Projekto Manhattan, kiu, dum la Dua Mondmilito, celis havigi al Usono la nuklean bombon.

« Gadget » parte muntita sur sia turo antaŭ Trinity testo

La provo konsitis el eksplodo de plutonia atombombo (aŭ, prefere nuklea bombo), kaŝnomita "Gadget" en supro de fera turo, por validigi la esploroj pri nuklea armilo. Kelkaj semajnoj post tiu testo, du nukleaj bomboj eksplodos sur Hiroŝimo kaj Nagasako.

Operacioj redakti

"Klasika" proveksplodo redakti

Por kalibri la mezurilojn kaj fotilojn, oni unue eksplodigis 109 tunojn da miksaĵo TNT kaj RDX la 7-a de majo 1945. En la elsplodaĵo estis tuboj entenantaj ĉirkaŭ 1 000 kurioj ( = 3,7×1013 bekereloj) da radiaktiva materialo, prenita el la nuklea reaktoro, kiu utilis por krei la fisieblan materion de la bomboj. Tio servis mezuri la disperson de la radiaktivaĵoj

Eksplodo redakti

La bombo "Gadget" estas liverita sur la situo la 12-a de julio 1945, tie oni enmetas en ĝin "koron" da plutonio; la 14-a de julio 1945, la bombo estas levita sur fera turo alta je 30 m, la eksplodigiloj estas muntitaj la 15-a, nokte.

Timante, ke la bombo fiaskus, kaj ke la venena plutonio poluus la situon, Generalo Leslie Groves[1] estis ordonanta ke oni konstruu grandan ujon (nomita "'Jumbo") por rekuperi la plutonion. Sed sciencistoj, fidantaj, decidis ne uzi ĝin. Oni lasis ĝin je 730 metroj de la eksplodloko, por taksi la detruivecon de la eksplodo. Fine, "Jumbo" ne estis detruata.

La bombo eksplodas je la sekva mateno, liberigante energion ekvivalentan tiun de 19 kilotunoj da TNT = 87,5 teraĵuloj (tera = 1012)

 
Fajra globo de 300 m de diametro estigita de Trinity post 0.025 sekundo

La nuklea fungo leviĝis al 12 km alte, la ŝokondon oni sentis al pli ol 160 km. Kratero de 3 metroj de profundo kaj 330 metroj de diametro formiĝas ĉe la eksplodloko. La siliko el la sablo iĝis helverda vitro, kiun oni nomis "trinitito".

La kratero estos ŝtopita la sekvantajn tagojn, kaj la militistoj asertos, ke estis nur eksplodo en municiejo. La vera kaŭzo estos malsekretigata post la detruo de Hiroŝimo.

Sekvoj redakti

Post sukcesa provo, du bomboj estis pretaj por eksplodi sur Japanion. Little Boy detruis Hiroŝimon kaj Fat Man, Nagasakon la 6-a kaj la 9-a de aŭgusto. La 14-a de aŭgusto 1945, Japanio kapitulaciis.

Aliaj projektoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Milita direktoro de la projekto Manhattan