Tripligrandigita senpintigita dekduedro
En geometrio, la tripligrandigita senpintigita dekduedro estas pluredro, unu el la solidoj de Johnson (J71).
Tripligrandigita senpintigita dekduedro | |
Speco | Solido de Johnson |
Verticoj | 75 |
Lateroj | 135 |
Listo de verticoj | 4.3+3.6(3.102) 3+2.6(3.4.5.4) 5.6(3.4.3.10) |
Edroj detale | 35 trianguloj 15 kvadratoj 3 kvinlateroj 9 deklateroj |
Geometria simetria grupo | C3v |
Propraĵoj | konveksa |
Ĝi povas esti konstruita per pligrandigo de senpintigita dekduedro per aldono de kvinlateraj kupoloj al tri ĝiaj nenajbaraj deklateraj edroj.
Estas nur unu varianto de turno de la kupoloj por ke la pluredro estu konveksa.