Trois-Fonds

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Trois-Fonds estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 95 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Trois-Fonds
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Jarnages
INSEE kodo 23255 [+]
Poŝtkodo 23230
Kodo laŭ INSEE 23255
Politiko
Urbestro S-ino Madeleine Dumond
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 95 (1 999)
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°15′05″N 2°13′44″O  /  46.25139°N, 2.22889°O / 46.25139; 2.22889 (Trois-Fonds) (mapo) Koordinatoj: 46°15′05″N 2°13′44″O  /  46.25139°N, 2.22889°O / 46.25139; 2.22889 (Trois-Fonds) (mapo)
Alto 385 m - 482 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 9,53 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Trois-Fonds en Francio
46° 15′ 05″ Nordo 2° 13′ 44″ Oriento / 46.2513888889 °N, 2.22888888889 °O / 46.2513888889; 2.22888888889 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trois-Fonds [+]
vdr

Geografio redakti

Trois-Fonds etendiĝas sur 9,53 km², kaj havis 95 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 9 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Trois-Fonds situas je alteco de 482 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Trois-Fonds apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Madeleine Dumond, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado redakti

Trois-Fonds apartenas al la kantono de Jarnages, kies ĉefurbo estas Jarnages. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti