Trolebusa transporto en Jalto
Trolebusa transporto en Jalto (ukraine Ялтинський тролейбус, ruse Ялтинский троллейбус) estas urba elektra transportsistemo en la urbo Jalto. Trolebuslinio ligas la urbocentron kun la busstacidomo kaj la vilaĝo Masandro; ekzistas ankaŭ antaŭurbaj kaj interurbaj itineroj. Trolebusitineroj estas servataj fare de la filio de "Jaltinskij trollejbusnij park", kiu estas parto de la entrepreno GUP RK "Krimtrollejbus".
Trolebusa transporto en Jalto | |
---|---|
Nova trolebuso en Jalto | |
trolebusa sistemo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Jalto Krimeo |
Transportsistema speco | trolebuso |
Komenco de trafiko | 29-a de aprilo 1961 |
Teknikaj informoj | |
Nombro de linioj | 4 |
Nombro de veturiloj | 51 |
Aliaj informoj | |
Transportisto | GUP RK "Krimtrollejbus" |