Trolebusa transporto en Liono

Trolebusa transporto en Liono (france Trolleybus de Lyon) formas parton de la reto de publika transporto de la urbo kaj komunumo Liono, Francio. Malfermita en 1935, ĝi kombiniĝas kun la metroo, la tramvojo kaj la busoj de Liono por formi integritan skemon de kvar transportiloj.

TBUS Trolebusa transporto en Liono
Trolleybus de Lyon
Irisbus Cristalis ETB18 sur linio C3
Irisbus Cristalis ETB18 sur linio C3
trolebusa sistemo
Ĝeneralaj informoj
Loko Liono
 Francio
Transportsistema speco Trolebuso
Komenco de trafiko 15-a de oktobro 1935
Teknikaj informoj
Nombro de linioj 8 (+ 1)
Nombro de veturiloj 131
Aliaj informoj
Posedanto SYTRAL
Transportisto Keolis Lyon
vdr

Liono estis unu el la unuaj urboj en Francio kiuj eksperimentis trolebusojn. Ĝi estas la "ĉefurbo de la franca trolebuso" (france capitale du trolleybus français). En 1961, la trolebusa sistemo de Liono havis la plej grandan nombron da trolebusoj kiuj funkciis samtempe en Francio (370 veturiloj). En la 21-a jarcento, ĝi estis la ĉefo en la disvolviĝo de novaj trolebusoj.

La sistemo estas posedata de SYTRAL, kiu, kiel la plejparto de la kvar-transportila skemo, estas ekspluatata de Keolis Lyon nome de "Transports en commun lyonnais" (TCL). Depost 2006, ĝi estis pligrandigita per la elektrigado de du novaj ĉefaj linioj (C1 kaj C2). En 2015, la trolebusa reto konsistis el naŭ linioj.

Mapo de publikaj transportoj redakti

 
Mapo de publikaj transportoj en Liono (2009)

Linioj redakti

Numeroj Itinero Veturilo Rimarkoj
    Gare Part-Dieu - Vivier MerleCuire Irisbus Cristalis ETB 18
    Gare Part-Dieu - Vivier MerleRillieux — Semailles Irisbus Cristalis ETB 18
   
aŭtobuse: Gare Saint-PaulLaurent Bonnevay - Astroballe
trolebuse: Laurent Bonnevay - AstroballeVaulx-en-Velin — La Grappinière
Irisbus Cristalis ETB 18 La aŭtobusa parto estas plenumata de artikaj aŭtobusoj Irisbus Citelis 18.
    Cité Internationale — Centre de Congrès ↔ Jean Macé Irisbus Cristalis ETB 12
    Saxe - GambettaLaurent Bonnevay - Astroballe Irisbus Cristalis ETB 12
   
Nordo: Montessuy — Gutenberg ↔ Hôtel de Ville - Louis Pradel
Sudo: Hôtel de Ville - Louis PradelGrange Blanche
Irisbus Cristalis ETB 12 La suda parto estas plenumata de aŭtobusoj Iveco Urbanway 12.
    Jean Macé ↔ Les Sources Irisbus Cristalis ETB 12
    Hôtel de Ville - Louis PradelCroix-Rousse — Nord Irisbus Cristalis ETB 12 Lernejaj servoj plenumataj de artikaj aŭtobusoj Irisbus Citelis 18.
    Hôtel de Ville - Louis PradelCroix-Rousse Hess NMT 222 Vespera servo plenumata de "midibus" Heuliez GX 137.


Veturanta materialo redakti

Numeroj Kvanto Marko Elektro Modelo Tipo Konstruo Linio(j)
1711 -> 1717 7 MAN/Hess Kiepe NMT 222 aŭtobuso 1999  
1801 -> 1869 69 Irisbus Irisbus Cristalis 12 aŭtobuso 2000–2004          
1901 -> 1927
2901 -> 2917
44 Irisbus Irisbus Cristalis 18 Artika aŭtobuso 2001–2006      
2918 -> 2928 11 Irisbus Irisbus Cristalis 18 Artika aŭtobuso 2010    

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trolleybuses in Lyon en la angla Vikipedio.