Tropheus estas malgranda genro de ses specioj de Cikledoj endemiaj de la Lago Tanganjiko en Orienta Afriko. La genro Tropheus estas disvastigata tra ĉiuj regionoj de la Lago Tanganjiko, el Burundo norde al Zambio sude. Maskloj kaj inoj estas relative similaj sed montras evidentan seksan dimorfismon. Maskloj atingas ioman plian grandon. Ĉiuj specioj patrinece buŝprotektas siajn ovojn kaj frezon kaj tiu karaktero havigas al la specio sian latinan nomon. Tropheus devenas el la greka "trofos" kio signifas "eduki, bredi". Tiu genro estas iome fiŝkaptita de la loka loĝantaro sed neniam iĝis manĝabaza fiŝo pro sia relativa malgrando kaj ties habitato kiu permesas ilin kaŝiĝi inter rokoj kaze de minaco.

Tropheus polli

Pliaj specioj loĝas laŭlonge de la bordoj de la lago ĉe profundoj de malpli ol 3 metroj. Tiuj rokaj bordoj, kun nombraj rokaj elstaraĵoj kaj krutaj formaĵoj formas habitaton similan al tiu de multaj el la cikledoj mbuna de la Lago Malavi. Tiu habitato havigas ŝirmon kaj, pro neprofundeco kaj longaj horoj de forta sunlumo, kreskas multajn algojn per kiuj la fiŝoj de la genro Tropheus nutras sin. La nuraj specioj de la genro Tropheus kiu loĝas pli for kaj pli profunde en la lago estas Tropheus duboisi kiu ĝenerale loĝas pli profundajn regionojn de la lago ĝis ĉirkaŭ 15-20 metroj. Ĉiuj specioj estas algomanĝantaj kaj havas pendantajn buŝojn adaptitajn al gratado de algoj kaj de mikrosenvertebruloj el la submerĝaj rokoj.

La genro estas populara ĉe akvariaj hobiuloj pro la belaj markoj kaj interesa konduto de la fiŝoj. Tropheus moorii partikulare iĝis preskaŭ kultofiŝoj ene de la hobio kaj multaj zorgantoj specialiĝis en zorgadi nur tion.

Specioj redakti

 
Tropheus duboisi el Kigoma

Estas nuntempe ses agnoskitaj specioj en tiu genro:[1]

Notoj redakti

  1. Froese, Rainer, kaj Daniel Pauly, eld. (2013). Specioj de Tropheus en FishBase. Versio de Aprilo 2013.