Tropical Islands ("Tropikaj Insuloj") estas la plej granda tropikkopia ripozejo en Europa. Ĝi troviĝas en la iama aerŝiphalo de Cargolifter (nomataAerium), la plej granda liberporta halo de la mondo. Ĝi situas ĉirkaŭ 60 km sude de la centro kaj ĉirkaŭ 35 km sude la urbolimo de Berlin. Ĝi situas okcidente de Krausnick ĉe A 13, elirejo Staakow. La halo povas akcepti maks. 6.000 vizitantojn tage. En la unua jaro vizitis la lokon 975.000 personoj. En Tropical Islands laboras ĉirkaŭ 500 homoj.

Rigardo desupre

La halo longas 360 m, larĝas 210 m, altas 107 m kaj entenas volumenon de 5,5 mio. m³. La aĉetprezo estis ĉirkaŭ 17,5 mio. eŭroj, dum la konstrukostoj estis ĉirkaŭ 78 mio.eŭroj.

Interne estas varmo de 26 °C kun 60 % aerhumideco. En la halo troviĝas tropikaj plantoj, multaj basenoj, amuzejoj, manĝejoj.

La pago por la vizito kaj servoj okazas poste, elektronike. Oni kolektas la pagindan sumon per elektronika brakĉeno.

Problemoj estis komence, ke la plantoj ne ricevis sufiĉan lumon. Tion oni solvis per ŝanĝo de partoj de la halosupro. Aliaj problemoj estas la nesufiĉa vizitanta nombro, neklara situo pro tio, ke la halo estas uzata alicele ol originale permesite.

Eksteraj ligiloj redakti