Cargolifter AG estis entrepreno kun la celo, evoluigi aerŝipon, kiu kapablas transporti kargon de ĝis 160 tunoj.

Cargolifter AG
publika kompanio vd
Dum 1996 - 2002
Jura formo Aktiengesellschaft
Sidejo Berlino
Lando Germanio
ISIN-kodo DE0005402614
TTT Oficiala retejo
vdr
Ekstera vido de hangaro konstruita por Cargolifter
Eno, notu la tri homojn je la subo-maldekstro

La entrepreno estis fondita en 1996 en Wiesbaden kaj konstruis la plej grandan senkolonan halon de la mondo. La aerŝipa halo (nomo Aerium) havas grandon de 360 x 210 x 107 m (longo x larĝo x alto). La halo devintus servi kiel aerŝipa konstruejo, riparejo. La halo estis konstruita dum du jaroj kaj inaŭgurita la 30-an de novembro 2000.

En majo de 2000 Cargolifter aperis en la borso (WKN 540 261), pli poste notiĝis ĝi en MDAX. Plimulton de akcioj posedis etakciuloj. La regiono Brandenburg subvenciis la konstruon de la halo per ĉ. 38 milionoj da eŭro kaj pruntis en 2002 pluan 4,15 milionojn da eŭro.

La prototipo de la pli malgranda transporta balono „CL 75 Aircrane“ estis unuafoje testita en oktobro de 2001. Ĝi detruiĝis en 2002. La planita granda aerŝipo „CL160“ estis neniam konstruita pro financaj malfacilaĵoj.

La entrepreno anoncis la 7-an de junio 2002 insolvencon kaj la insolvenca procezo komenciĝis la 1-an de aŭgusto 2002.

Oni vendis en 2003 la halon kaj la ĉirkaŭan 500 hektarojn al malajzia koncerno Tanjong, kiu establis en la halo „artan tropikan paradizon“ (Tropical Islands) kun hotelfunkcio. Ĝi ekfunkciis ekde decembro de 2004.

Eksteraj ligiloj redakti