Truro estas urbo en Kornvalo, Anglio, kaj la administrada centro de tiu graflando. Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 21 555 loĝantoj sur areo de 6,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 471 loĝantoj/km².

Truro
Kornvale: Truru
urbo • county town
Administrado
Statuso Urbo
Lando Britio
Regiono Sudokcidenta Anglio
Distrikto Carrick
Poŝtkodo TR1 ĝis TR4
Telefonkodo (+44) (0)1872
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 555  (2016) [+]
Loĝdenso 3 471 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 16′ N, 5° 3′ U (mapo)50.26-5.051Koordinatoj: 50° 16′ N, 5° 3′ U (mapo)
Areo 6,21 km² ( 621 ha) [+]
Horzono UTC +0 (+1 somere)

Marko sur bildo

Truro
Truro (Anglio)
Truro (Anglio)
DEC
Truro
Truro
Situo de Truro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Truro [+]
vdr

Ĝi estas la ununura urbo en la graflando kaj la plej suda urbo en Britio. Truro unue kreskis kiel centro de komerco per ĝia haveno, kaj poste kiel loko por stano-produkado por la ĉirkaŭa minindustrio. Ĝi famas pro la katedralo, ŝtonsurfacaj vojoj kaj arĥitekturo. Lokiĝas tie la Reĝa Kornvalo-Muzeo, la Halo por Kornvalo, kaj la graflanda juĝejo kaj konsilantara sidejo.

Historio redakti

Estis permanenta setlejo en la loko ekde la normana epoko. En la 12-a jarcento konstruigis Richard de Luci kastelon dum la rego de Henriko la 2-a, al kiu estis lando en Konvalo donace donita. Truro kreskis pro oficiala rolo ekzameni kaj marki stanon kaj kupron produkita en la kornvalaj minejoj. Tamen, la alveno de la Nigra Morto kaj komerca recesio rezultis en amaseliro de la popolo. Per registara helpo, komerco realvenis al Truro kaj ĝi tre prosperis dum la Tudor-epoko.

Dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj estiĝis Truro riĉa urbo, kun multe da konstruado, kaj granda kultura vivo. Oni eĉ nomis ĝin "La Londono de Kornvalo". Poste dum la 19-a jarcento pli kreskis industrio en la urbo, kaj alvenis en la jaroj 1860-aj la fervojo, donante ligon al Londono, 373km for. En 1876 konceditis al la urbo episkopon kaj katedralon.

Dum la 20-a jarcento la graveco de la industrio malgrandiĝis, kaj nun ĝia rolo estas ĉefe komerca kaj vendada.

Geografio redakti

Truro logiĝas meze de Kornvalo proksimume 14 kilometroj for de la suda marbordo ĉe la kunfluejo de la riveroj Kenwyn kaj Allen, kiu kombinas formi la Rivero Truro, kiu siavice fluas en la Rivero Fal kaj en la natura haveno de Carrick Roads. En 1988 estis inundo kiu multe damaĝis la urbocentro; pro tio oni konstruis protektojn kontraŭ estontecaj inundoj.

Kulturo redakti

Konstruaĵoj redakti

La plej rekonebla konstruaĵo en Truro estas la novgotika katedralo, desegnita de John Loughborough Pearson kaj atingante alton de 76m pinte de la plej alta turo. Ĝi estis konstruita sur la loko de antaŭa preĝejo (Preĝejo de Sankta Maria), konstruita antaŭ la katedralo 600 jaroj. Konstruado daŭris tridek jarojn, inter 1880 kaj 1910. Truro posedas multe de arĥitekturo de georĝiana arĥitekturo.

Malgraŭ la malgrandnombra enloĝantaro, Truro havas multe da vendejoj, kaj ĉenaj kaj butikaj, kaj bazaroj. Lokiĝas ĉi tie la Royal Cornwall Museum (Reĝa Kornval-muzeo), kiu ekspozicias multe pri la kornvala historio kaj kulturo.

 
Georĝiana arĥitekturo de Walsingham Place; katedralo malantaŭe

Eventoj redakti

La placo de Lemon Quay estas centro por multaj eventoj de Truro, inkluzive kristnaskaj festenoj, duon-maratono kaj la unua geja fiero evento por Kornvalo (ekde 2008).

Transporto redakti

Truro situas ĉe la kornvala ĉefa fervojo, kaj havas rektajn ligojn al Londono, Plymouth, Exeter en la oriento kaj urboj ĝis Penzance en la okcidento. Konektas al la ĉefa fervojo en Truro estas branĉlinio al Falmouth. La stacidomo estas facile piedirebla de la urbocentro. Truro estas konata kiel nomo de vaporlokomotivo, City of Truro, kiu tiris la unuan trajnon superi 100 mejloj pro horo (161km/h).

La grava vojo A30 estas 9km for de la urbo, kiu ligas ĉe Exeter al la aŭtovojo M5 (estas neniuj aŭtovojoj en Kornvalo, tamen la vojo A30 estas simile rapida). Truro estas centro por regionaj bus-servoj, kaj estas kvarfoje tage boato-servo inter Truro kaj Falmouth, kiu haltas ĉe interaj vilaĝoj.

19 km norde lokiĝas flughaveno de Newquay de kie estas flugoj kaj naciaj kaj internaciaj.

Ĝemelurboj redakti

Truro estas ĝemelurba kun la jenaj du urboj:

Eksteraj ligiloj redakti