Tsuko Nakamura

japana astronomo
Asteroidoj malkovritaj : 3
9574 Taku 5-a de decembro 1988
23455 Fumi
48424 Souchay

Tsuko NAKAMURA (naskita en 1943) estas japana astronomo. (Oni ne konfuzu lin kun alia japana astronomo: Akimasa Nakamura.)

Li studis pri ĉiela mekaniko en la departemento pri astronomiode la Universitato de Tokio. Li laboris en la Observatorio de Tokio ; liaj esploroj temis pri la reciprokaj fenomenoj ĉe la Galilejaj satelitoj de Jupitero kaj li faris statistikajn enketojn pri la evoluo sur longa tempo de la asteroidoj kaj de la kometoj. Li ankaŭ studis antikvajn japanajn arkivojn pri la observoj de astronomiaj fenomenoj.[1]

Laŭ Minor Planet Center li malkovris 3 asteroidojn,[2] ĉiujn la 5-an de decembro 1988.

La asteroido 6599 Tsuko estis nomita en lia honoro.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti