UK 1907

3-a Universala Kongreso de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 3-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Kembriĝo, Anglio en 1907. 1357 partoprenantoj ĉeestis.

UK 1907
Loko Kembriĝo,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ekde 12-a de aŭgusto 1907
Ĝis 17-a de aŭgusto 1907
← Antaŭa Sekva →
vdr
Organizantoj

La LKK de la evento estis la tiel nomata "Trio por la Tria", formita de George Cunningham, John Pollen kaj Harold Bolingbroke Mudie.

Dum la Kongreso ekskursantoj vizitis la Ĝardenurbon Letchworth kaj renkontiĝis kun la fondinto de la urbo, Esperantisto Ebenezer Howard. La plejmulto de la kunvenoj okazis en la historia halo Guildhall de Kembriĝo.

Post la kongreso grupo de kongresanoj, inkluzive la geedzoj Zamenhof, vojaĝis al Londono, kie ili estis akceptitaj en la londona Gildohalo per reprezentano de la urbo Vezey Strong, tiam Skafaldo (Sheriff), kiu estis Esperantisto kaj en 1912 iĝis urbestro de Londono.

Teatraĵoj prezentitaj redakti

Raportoj redakti

  • Detala raporto en Germana Esperantisto paĝo 88 kaj sekvaj de la kajero por aŭg./sept. 1907 kun foto de la germanaj partoprenintoj.
  • Diversaj raportoj en La Revuo 1907 Parolado de Zamenhof, p.1, vizito de 600 partoprenantoj, inkluzive la geedzoj Zamenhof en la ĝardenurbo de Ebenezer Howard (p. 142), postkongreso en Kimrujo (p. 146) kaj Skotlando (p. 50) kaj personaj impresoj de partoprenanto (p. 137)
  • Belarte tralaborita en la privata blogo Zamenhof.blog.de[rompita ligilo] (germanlingve).

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti