Ulrich KNISPEL (naskiĝinta la 18-an de septembro 1911 je Szumiłowo apud Kostrzyn ĉe Odro, mortinta la 20-an de novembro 1978 en Reutlingen) estis germana pentristo, mozaikisto, grafikisto, desegnisto kaj artpedagogo.

subsigno de Knispel

Vivo redakti

Estante filo de pastro li trapasis la abiturientan ekzamenon en Eisleben en 1930 kaj komencis studojn de arto, fiziko kaj pedagogo. En 1930/31 li ekstudentis en la arta altlernejo apud Burgo Giebichenstein en Halle (Saale) ĉe Erwin Hahs, antaŭ iro en 1931/32 Kenigsbergon (ĉe Alfred Partikel kaj Fritz Burmann) kaj inter 1932 kaj 1934 en Berlinio ĉe Konrad von Kardorff kaj Curt Lahs. Berline li gajnis la rajton instruadi en lenrejoj. Inter 1934 kaj 1936 studis li fizikon ĉe la universitato de Halle; fine li ankaŭ ĉi-fake ekzameniĝis.

Soldatis li dum al tuta Dua mondmilito antaŭ kaptiĝo. Inter 1946 kaj 1948 li estis liberprofesia pentristo en Halberstadt estante laŭforme disĉiplo de Erwin Hahs de ĉe la Giebichenstein-altlernejo. En 1946 naŭ verkoj de Knispel spekteblis en Magdeburg ĉe ekspozicio pri objektoj de vidaj artoj de artistoj de Distrikto Magdeburg.[1] Inter 1948 kaj 1951 Knispel docentis 1948 bis 1951 en Halle[2] kaj honoriĝis en 1950 per la Arta premio de la Lando Saksio-Anhaltio.

En 1951 Knispel ŝokigis al komunismajn aŭtoritatojn pro restado kun studentoj en Ahrenshoop kaj iĝis viktimo de la t.n. formalisma kverelo. Ĉar la tie produktitaj aferoj tute ne kongruis kun oficiala socialisma realismo montrante influon de usona dekadenco. Ĉi-rilate okazis kondamno en la komunisma organo Neues Deutschland fare de la redaktoro Wilhelm Girnus.[3] Oni maldungis lin kaj konfiskis liajn aĵojn. Fuĝante el GDR li evitis enkarceriĝon.

Inter 1951 kaj 1953 Knispel estis liberprofesiulo en Okcidenta Berlino, poste ĝis 1956 en Scheeßel (kie li ankaŭ instruistis lerneje). En 1956 li transloĝigis el Dortmund kie li deĵoris gimnazie antaŭ ol esti, inter 1961 kaj 1965, estro de al sekcio pri matematikaj principoj ĉe la metilernejo Werkkunstschule Dortmund. De 1965 li estis eksterorda profesoro ĉe la Universitato de Artoj Berlino, de 1971 orda. Emeritiĝo venis en la 1977-a jaro.

Graveco redakti

Knispel estis pentristo de la t.n. Skolo de Halle. Li verkis kaj orbjekte kaj abstrakte. Unua orientiĝo lia estis estinta pri ekspresionismo kaj gravaj unuopuloj de la moderno. Pli malfrue influis lian fantaziriĉan kreivecon la surrealismo. Li ofte prezentiĝis ĉe naciaj kaj internaciaj ekspozicioj, ekz. kun HAP Grieshaber, Georg Meistermann, Ernst Wilhelm Nay kaj Hann Trier.[4]

Literatur redakti

  • Ruth Negendanck: Künstlerkolonie Ahrenshoop. Eine Landschaft für Künstler. Verlag Atelier im Bauernhaus, Fischerhude 2001, ISBN 3-88132-294-9, p. 246–247.
  • Friedrich Schulz: Ahrenshoop. Künstlerlexikon. Verlag Atelier im Bauernhaus, Fischerhude 2001. ISBN 3-88132-292-2, p. 103.
  • Dorit Litt (k.a.): Ulrich Knispel: der Fall Ahrenshoop; eine Dokumentation. Staatliche Galerie Moritzburg (i.a.), Halle 1994, ISBN 3-86105-091-9.
  • Knispel, Ulrich. Ĉe: Dietmar Eisold (eld.): Lexikon Künstler der DDR. Verlag Neues Leben, Berlin, 2010, p. 456–457.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Ausstellung der bildenden Künstler des Bezirks Magdeburg, 20.10.-17.11.1946, Magdeburger Museen, Otto-von-Guericke-Straße. (SLUB Dresden)
  2. Unu lia disĉiplo estis Willi Neubert.
  3. Wilhelm Girnus: Lebensfeindliche Kunstdiktatur in Giebichenstein. Ein Ferienbrief aus Ahrenshoop. Ĉe: Neues Deutschland, Nr. 153, 6.7.1951, p. 5
  4. "Ulrich Knispel zum 100. Geburtstag: Bilder aus drei Jahrzehnten." - eldonis Altlernejo de ĉe Burg Griebichenstein, 2011