Umujo
interreta Esperanto-revuo
Umujo estas libera[noto 1] interreta Esperantlingva revuo. Ĝi aperas ekde 2016 kiam ĝi estis lanĉata de grupo de Esperanto-parolantaj uzantoj de la tujmesaĝilo Telegram.[1] Ĝi estas redaktata de internacia skipo[noto 2] (en la kerna grupo estas 6-7 membroj).[1] En ĝi, ĉia temo aŭ formo estas akceptata krom politiko, sed amuzaj kaj distraj temoj estas aparte emfazataj.[1]
Umujo | |
La 1-a numero de Umujo
| |
revuo | |
---|---|
Formato | PDF, EPUB |
Periodeco | dumonata |
| |
Establodato | 2016 |
Prezo | senpaga |
| |
Retejo | Umujo - Google Drive |
La revuo estas elŝutebla precipe pere de Google Drive[noto 3] en la formatoj PDF kaj EPUB; voĉa eldono estas anoncita, sed papera eldono ne estas prognozita.[1]
La revuo ne havas sian propran retejon, anstataŭe la redakcia teamo uzas sociajn retojn kiel la Telegrama grupo, Twitter aŭ Reddit.[1]
Numeroj redakti
# | Jaro | Monato | |
---|---|---|---|
1 | 2016 | junio | |
2 | 2016 | aŭgusto | |
3 | 2016 | oktobro | |
4 | 2016 | decembro | |
5 | 2017 | februaro | |
6 | 2017 | majo | |
7 | 2018 | januaro |
Notoj kaj referencoj redakti
Notoj redakti
- ↑ Ĝi aperas sub permesilo Krea komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 por la tekstoj; malsimilaj permesiloj estas aplikeblaj por la bildoj. Ĉiu do povas publikigi la tekstojn de Umujo en sia propra revuo, blogo, ... se li citas la aŭtoron de la teksto, vd. http://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/deed.eo.
- ↑ La precipaj membroj devenas de Francio, Germanio, Irano, Filipinoj kaj Indonezio ( MvP012 Umujo. Movada vidpunkto (9-a de januaro 2017). Alirita la 28-an de julio 2017.).
- ↑ Tie ĉi.
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 MvP012 Umujo. Movada vidpunkto (9-a de januaro 2017). Alirita la 28-an de februaro 2017.
Eksteraj ligiloj redakti
- Umujo - Google Drive
- Umujo ĉe Telegram
- Umujo ĉe Twitter
- Intervjuo pri Umujo ĉe Movada vidpunkto
- Umujo ĉe BitArkivo