Undora montaro

altaĵo en Rusio

Undora montaro (ruse Ундорские горы) estas altaĵo en Uljanovska provinco de Rusio, sur la dekstra bordo de Volgo, tradicie nomata montaro malgraŭ ĝia malgranda alteco. Situas inter riveroj Svijaga okcidente kaj Volgo oriente, vilaĝo Undori norde kaj urbo Uljanovsko sude. La nomo devenas de la vilaĝo Undori.

Undora montaro
ruse: Ундорские горы
Montaro
Undora montaro kaj bordo de Volgo
Lando Rusio Rusio
Provinco Uljanovska provinco
Koordinatoj 54° 36′ 30″ N 48° 23′ 35″ O / 54.60833 °N, 48.39306 °O / 54.60833; 48.39306 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 238 m s. m.
Geologia konsisto Naftoardezo, Fosilioj

En la montaro troveblas naftoardezo.[1]. Multas fosilioj de iktiosaŭroj, pleziosaŭroj kaj aliaj pleziosaŭruloj. Oni produktas naturan mineralakvon Volĵanka, kiu enhavas multajn utilajn mikroelementojn.

Referencoj redakti

  1. Казань - Ульяновск. Arkivita el la originalo je 2011-08-23. Alirita 2012-01-12.