Unicum

alkohola trinkaĵo

"Unicum" estas speciala alkohola trinkaĵo en Hungario, kun kuraca efiko, konsistanta el trempaĵo kaj distilaĵo de pli ol 30 kuracherboj. Ĝi estas amara likvoro kaj de 2015 hungaraĵo.

Botelo de "Unicum".

Laŭ legendo, en 1790 la tiama reĝo József la Dua havis doloran stomakan malsanon, kaj unu el liaj kuracistoj, d-ro Zwack preparis iun digestan trink-miksaĵon el pluraj, amaraj kuracherboj - kiu efikis magie. Tiam la imperiestro diris al li (germane): "D-ro Zwack, das ist ein Unicum." (Sinjoro Zwack, ĉi tio estas unika!) - kaj tiu vorto restis kiel nomo de la trinkaĵo. Posteulo de la doktoro, s-ro József Zwack malfermis distilejon en 1840 en Budapeŝto, kiu estis sufiĉe diversa de tiutempe funkciantaj trinkaĵ-fabrikoj. En 1895, la firmao ricevis la altrangan titolon "Imperiestra kaj reĝkortega provizanto", kaj la firmao posedis tiam la plej grandan alkohol-distilan kapaciton en Meza Eŭropo.

Post la Dua mondmilito, en socialismo oni forprenis, ŝtatigis la fabrikon. La familio Zwack sukcesis eskapi el la lando, kaj kunporti la veran, sekretan recepton de la trinkaĵo, kiu estas trempa kaj distila miksaĵo de 40 kuracherboj. La familio instaliĝis en Italio, kaj en 1969 konstruis tie novan fabrikon. Sen la vera recepto, en la hungaria fabriko oni povis produkti nur iun Unikum-imitaĵon, sen la veraj kuracaj efikoj kaj ne kun la vera gusto. La hungara fabriko eksportis sian imitaĵon al la tiama socialisma mondo, kaj la itala fabriko liveris la trinkaĵon al la okcidenta, kapitalisma mondo.

Dum la eŭropaj politikaj ŝanĝoj inter 1987-89 s-ro Péter Zwack estis inter la unuaj, kiu revenis al Hungario, kaj li re-aĉetis sian fabrikon de la hungara ŝtato. Post la reunuiĝo, oni malmuntis la italian fabrikon, kaj oni liveras Unikumon al la mondo el la Budapeŝta fabriko en la fama, sfera botelo, tradicie uzata de 200 jaroj. Dum la produktado la trinkaĵo maturiĝas dum 6 monatoj en kverkaj bareloj.

La recepto ankaŭ hodiaŭ estas forta sekreto, ĝin konas nur kelkaj membroj de la familio Zwack. Pro la kuraca efiko en la komenca periodo oni sur la botelo uzis ankaŭ la ruĝan krucon, la emblemon de la internacia organizaĵo Ruĝa Kruco, sed poste pro licencaj financaj kialoj oni rezignis pri tio. Nun oni uzas nur similaĵon. Lastatempe en kelkaj landoj (ekz. Kanado) la trinkaĵo estas havebla ankaŭ en apotekoj.

La famo de la kurac-trinkaĵo Unikum ĉirkaŭiris la mondon, kaj nun oni eksportas ĝin al ĉiu kontinento. Krom la baza, tradicia trinkaĵo ekzistas ankaŭ tri aliaj versioj: kun aldona pruno (Unicum szilva), kun kafo (Unicum barista) kaj kun Tokaja asuo (Unicum Riserva). La lasta estas vera specialaĵo, ja ĝi estas iu kombinaĵo de Unikum kaj la fama, hungara unika vino, koncentrita, 6-putna Tokaja asuo.

En la fabriko ekzistas ekspoziciejo, muzeo - kaj oni ebligas ankaŭ viziton al la funkcianta, produkta kelo por interesiĝantoj, kie oni povas ne nur rigardi, sed ankaŭ gustumi ĉiujn specojn de Unikum.

Eksteraj ligiloj redakti