Unio de Internaciaj Asocioj

La Unio de Internaciaj Asocioj (france Union des Association Internationales - mallongigita UAI) estas neregistara, neprofitcela organizaĵo, kiu esploras, laŭ mandato de UN, la tutmondan civilan socion kaj publikigas informojn pri internaciaj organizaĵoj, internaciaj kunvenoj, mondaj problemoj, ktp. La sidejo estas en Bruselo, Belgio . Fondita en 1907 de la Nobel-premio pri paco en 1913, Henri La Fontaine, kaj Paul Otlet, unu el la patroj de dokumentado.

Unio de Internaciaj Asocioj
internacia ne-registara organizaĵo • documentation centre • esplora institucio • neprofitcela organizaĵo
Komenco 1907 vd
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Brusela Ĉefurba Regiono
Fondinto(j) Henri La FontainePaul Otlet vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La kreo de la Unio de Internaciaj Asocioj ekestis en la komenco de la 20-a jarcento (1903) sub la nomo "Office Central des Institutions Internationales" (Centra Oficejo de Internaciaj Institucioj). Ĝi rezultis de la kunlaborado inter la Internacia Instituto pri Paco (Monako)[1], direktita de Alfred Hermann Fried (1864-1921) kaj la Internacia Instituto de Bibliografio, kreita en 1895 en Bruselo. Paco kaj internaciismo[2] konsistigis la du esencajn celojn. La kunteksto, en kiu disvolviĝis iliaj agadoj, estis plejparte regata de ŝtata imperiismo kaj de la apero de privata asocia movado rilate al paco (Interparlamenta Unio, Kongreso pri Paco, Internacia Oficejo de la Paco, Nobel-premio pri Paco)[3].

La UAI kunlaboris kun ĉi tiu instituto en la unua eldono (1908-1909) de jarlibro ("Annuaire de la via internationale'), kiu poste evoluis al la nuna Yearbook of International Organizations (Jarlibro de Internaciaj Organizaĵoj).

Premo de UAI kondukis Belgion al la adopto, la 25-an de oktobro 1919, de speciala leĝo, kiu ofertis specialajn leĝajn facilaĵojn por internaciaj asocioj. La UAI estis registrita kun la Reĝa Decido (Arrëté Royal) de Belgio, la 2-an de julio 1920. Belgio daŭre estas la sola lando kun tia leĝo por internaciaj NRO-j.

La UAI fondis Internacian Bibliotekon kaj Muzeon (Mundaneum). La UAI pliigis interalie la premon por la kreo de ekzemple la Ligo de Nacioj kaj la fondon de la nuna Internacia Eduka Buroo.

La laboro de UAI kontribuis al la kreo de la Ligo de Nacioj la 10-an de januaro 1920.

La Ligo de Nacioj subtenis la kreadon fare de UAI de Internacia Universitato, kiu okazigis kvar kunsidojn en la periodo inter 1920 kaj 1927, kun ŝlosilaj akademiaj personoj de internaciaj organizaĵoj kiel membroj de la fakultato.

Internaciaj kongresoj redakti

La Unio de Internaciaj Asocioj organizis internaciajn kongresojn (la unua en 1910 en Bruselo)6. Ĝia celo estas certigi internacian kunlaboron inter internaciaj asocioj kaj oferti al ili juran kadron por ilia disvolviĝo.  Apud ĉi tiu grava politika ambicio, pli ĝeneralaj kaj transversaj demandoj estas pritraktataj, i.a la unuiĝo de sciencoj kaj ilia metria sistemo, bibliografio kaj dokumentado kaj fine lingvoj kaj normigado. Al la personecoj, kiuj prezidis la kunsidojn apartenis interalie Hippolyte Sebert kaj Alfred Hermann Fried, ambaŭ esperantistoj kaj la nobelpremiito Wilhelm Ostwald kiu multe favoris Esperanton[4].

Referencoj redakti

  1. (fr) Annuaire de la vie Internationale, Alfred H. FRIED, n-ro 4, Monaco, 1906
  2. (fr) Alfred H. Fried, La science de l'internationalisme (la scienco kaj internaciismo), en: Annuaire de la vie internationale 1908-1909, paĝoj 23-28
  3. (fr) Jean-Jacques Renoliet, L'Unesco oubliée. La Société des Nations et la coopération intellectuelle (1919-1946), Publications de la Sorbonne, Paris, 1999, 352 paĝoj.
  4. (fr) Jean-François Crombois, L'univers de la sociologie en Belgique de 1900 à 1940, antaŭparolo J.-J. Heirwegh, Institut de Sociologie, Collection 'Histoire, économie, société', Éditions de l'Université de Bruxelles, Bruselo, 1994, 149 paĝoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti