Unitariisma preĝejo (Pestszentlőrinc)

La Unitariisma preĝejo en Pestszentlőrinc estas eklezia konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Pestszentlőrinc-Pestszentimre.

Unitariisma preĝejo
Unitariisma preĝejo en Pestszentlőrinc
Unitariisma preĝejo en Pestszentlőrinc
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Pestszentlőrinc-Pestszentimre
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstruado 1935
Specifo
Alto 28 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Post Traktato de Trianon amase alvenis hungaraj rifuĝintoj al Budapeŝto aŭ ties aglomeraĵo. Iom poste en tiu loko kolonio formiĝis, kie vivis ankaŭ unitariistoj. En 1928 ili ricevis ĉambron por mesoj. Post 7 jaroj ili ricevis parcelojn kun uzitaj brikoj. La preĝejo estis preta en 1936. En 1977 la kolonio estis malkonstruita, poste deketaĝaj domoj estis konstruitaj, sed la preĝejo restis netuŝita.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas en korto. La fasado estas malsimetria, dekstre la kvadrata turo altiĝas. Daŭrigo de la preĝejo estas ĉambro por la kunvenoj.

Fontoj redakti