Universitato Rutgers

universitato en Nov-Ĵerzejo, Usono

Universitato Rutgers (angle Rutgers, The State University of New Jersey ; mallongigita : RU) estas publika universitato kaj la plej granda institucio de alteduko en la ŝtato Nov-Ĵerzejo, Usono.

Universitato Rutgers
publika esplorada universitato • Colonial Colleges • land-grant university • sea grant institution
moto Sol iustitiae
et occidentem illustra

"Suno de justeco,
brilu ankaŭ sur la Okcidenton."

Informoj
fondodato 10-a de novembro 1766
speco Privata (1766-1945)
Publika terkoncesa esploruniversitato
Situo
Geografia situo 40° 30′ 6″ N, 74° 26′ 53″ U (mapo)40.501666666667-74.448055555556Koordinatoj: 40° 30′ 6″ N, 74° 26′ 53″ U (mapo)
lando Usono
Estraro
ĉefestro(j) Jonathan Scott Holloway vd
Nombroj
nombro de studentoj 61 260 vd (stato: 1-a de septembro 2021)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Oak Ridge Associated Universities
• ORCID
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj
• Konsorcio de Socisciencaj Asocioj
arXiv
• American Council on Education
• National Humanities Alliance
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
filioj
• Dean and Betty Gallo Prostate Cancer Center, Rutgers Cancer Institute of New Jersey
• Institute on Ethnicity, Culture, and the Modern Experience, Rutgers University
• DIMACS
• New Jersey Space Grant Consortium vd
Universitato Rutgers (Nov-Ĵerzejo)
Universitato Rutgers (Nov-Ĵerzejo)
DEC
Universitato Rutgers
Universitato Rutgers
Map
Universitato Rutgers
vdr

La kolegio estis fondita fare de devene nederlanda akademiano Johannes Frelinghuysen, origine nomita Queen's College kaj ricevis rekonon en 1766. Ĝi estas la oka plej maljuna kolegio en Usono kaj unu el la naŭ koloniaj kolegioj kiuj estis establita antaŭ la Milito de Sendependeco de Usono [1]. Origine estis privata universitato, kiu akceptis nur virojn, sed kun la paso de la tempo ĝi ŝanĝis tion kaj ekde tiam permesas al ambaŭ seksoj studi tie [2]. Ĝi estas unu el nur du altlernejoj de tiu epoko por iĝi publika, kaj estis deklarita la Universitato de Nov-Ĵerzejo en 1945 [3].

Rutgers havas tri kampusojn, la ĉefa kaj plej granda kampuso situas en la urbo de New Brunswick kaj la aliaj du kampusoj situas en Newark kaj Camden. Antaŭe, la kampuso situanta en Newark konsistigis "Newark University", sed en 1946 ĝi kunfandiĝis kun la Rutgers-sistemo, kaj simila afero okazis kun la Camden-kampuso.

Rutgers estas la plej granda ŝtata universitato en Nov-Ĵerzejo. Ĝi ofertas pli ol 100 malsamajn specojn de bakalaŭro, 80 malsamaj specoj de magistro, 80 malsamaj specoj de doktoreco kaj profesiaj gradoj en ĉirkaŭ 175 akademiaj fakoj [4].

La universitato estas membro de la Asocio de Amerikaj Universitatoj, membro de la Asocio de Esploraj Universitatoj kaj membro de la akademia alianco BIG10 [5].

En 2019, Universitato Rutgers en Nov-Brunsviko estis klasifikita kiel unu el la 150 plej bonaj universitatoj en la mondo laŭ la Ŝanhaja Rangingo.

Kampusoj, kolegioj kaj lernejoj redakti

  • Universitato Rutgers - Nov-Brunsviko
    • kolegio - Nov-Brunsviko
    • Edward Bluestein lernejo de Planado kaj Publika Politiko
    • lernejo por Diplomiĝintoj en Aplikata kaj Profesia Psikologio
    • Mason Gross lernejo de Arto
    • lernejo de Komercadministracio - Newark kaj Nov-Brunsviko
    • lernejo de Artoj kaj Sciencoj
    • lernejo de Komunikado kaj Informadiko
    • lernejo de Inĝenierio
    • lernejo de Mediaj kaj Biologiaj Sciencoj
    • lernejo de Diplomiĝintaj Studoj
    • lernejo de Administrado kaj Laboraj Rilatoj
    • lernejo de Socia Laboro
  • Universitato Rutgers - Newark
    • kolegio - Newark
    • lernejo de juro
    • lernejo de Komercadministracio - Newark kaj Nov-Brunsviko
    • lernejo de Artoj kaj Sciencoj
    • lernejo de Kriminala Justeco
    • lernejo de Publikaj Aferoj kaj Administracio
  • Universitato Rutgers - Camden
    • Camden Kolegio de Arto kaj Sciencoj
    • kolegio - Camden
    • lernejo de juro
    • lernejo de Komercadministracio - Camden
    • lernejo de Flego - Camden
    • Universitata Kolegio - Camden
  • Rutgers Biomedicino kaj Sano
    • Ernest Mario lernejo de kemio
    • Nov-Ĵerzeja Medicina Fakultato
    • Robert Wood Johnson lernejo de Medicino
    • lernejo de Dentokuracado
    • lernejo de Diplomiĝintaj Studoj
    • lernejo de Sanaj Profesioj
    • lernejo de Flego
    • lernejo de Publika Sano

Referencoj redakti

  1. Our Revolutionary Roots (angle). Alirita 2022-09-16.
  2. Institutional Research and Planning, Factbook, Almanac of Historical Facts Arkivigite je 2013-10-20 per la retarkivo Wayback Machine, Accessed September 7, 2013
  3. State of New Jersey.
  4. Rutgers, The State University of New Jersey.
  5. Universities Research Association, Inc.

Literaturo redakti

  • H.M. Berman, J. Westbrook, Z. Feng, G. Gilliland, T.N. Bhat, H. Weissig, I.N. Shindyalov, P.E. Bourne: The Protein Data Bank. Nucleic Acids Research, 28, pp. 235–242 (2000).
  • Demarest, William Henry Steele. History of Rutgers College: 1776–1924. (New Brunswick, New Jersey: Rutgers College, 1924).
  • History of Rutgers College: or an account of the union of Rutgers College, and the Theological Seminary of the General Synod of the Reformed Dutch Church. Prepared and published at the request of several trustees of the College, by a trustee. (New York: Anderson & Smith, 1833).
  • Lukac, George J. (ed.), Aloud to Alma Mater. (New Brunswick, New Jersey: Rutgers University Press, 1966), 70–73.
  • McCormick, Richard P. Rutgers: a Bicentennial History. (New Brunswick, New Jersey: Rutgers University Press, 1966). (ISBN 0-8135-0521-6).
  • Schmidt, George P. Princeton and Rutgers: The Two Colonial Colleges of New Jersey. (Princeton, New Jersey: Van Nostrand, 1964).

Eksteraj ligiloj redakti