Universitato de Split

La Universitato de Split (kroate Sveučilište u Splitu) estas publika esplora universitato situanta en Split, Kroatio . La universitato estis fondita la 15-an de junio 1974 kaj konsiderinde pligrandiĝis en la lastaj jaroj. Ĝi havas 11 fakultatojn kiuj ofertas 124 edukajn programojn kaj anglalingvan medicinprogramon organizitan laŭ la Bolonja Deklaracio [1].

Universitato de Split
universitato
moto Upoznaj, Nauči,
Istraži, Studiraj

Renkontu, Lernu,
Esploru, Studu
Informoj
fondodato 15-a de junio 1974
Situo
Geografia situo 43° 30′ 42″ N, 16° 26′ 29″ O (mapo)43.51161666666716.441447222222Koordinatoj: 43° 30′ 42″ N, 16° 26′ 29″ O (mapo)
lando Kroatio
urbo Split
Nombroj
nombro de studentoj 26 000 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
filioj
• Faculty of Electrical Engineering, Mechanical Engineering and Naval Architecture, University of Split vd
Universitato de Split (Kroatio)
Universitato de Split (Kroatio)
DEC
Universitato de Split
Universitato de Split
Map
Universitato de Split
vdr

Ekde ĝia fondo 40 000 studentoj diplomiĝis ĉe la universitato,

Organizo redakti

Fakultatoj kaj akademioj redakti

  • Fakultato de Konstruinĝenierado, Arkitekturo kaj Geodezio (Fakultet građevinarstva, arhitekture i geodezije, FGAG, antaŭe Građevinsko-arhitektonski fakultet, GAF)
  • Fakultato de Scienco (Prirodoslovno-matematički fakultet, PMF)
  • Fakultato de Ekonomiko (Ekonomski fakultet, EF)
  • Fakultato de Juro (Pravni fakultet)
  • Katolika Fakultato de Teologio (Katolički bogoslovni fakultet)
  • Fakultato de Kemio kaj Teknologio (Kemijsko-tehnološki fakultet, KTF)
  • Fakultato de Medicino (Medicinski fakultet, MEF)
  • Fakultato de Kinezologio (Kineziološki fakultet, KIF)
  • Fakultato de Mara Studoj (Pomorski fakultet, PF)
  • Fakultato de Filozofio (Filozofski fakultet, FF)
  • Akademio de Belartoj (Umjetnička akademija)
  • Universitata Fakultato de Profesiaj Studoj (Sveučilišni odjel za stručne studije)

Universitataj kolegioj redakti

  • kolegio de Profesiaj Studoj
  • kolegio de Sanaj Studoj
  • kolegio de Marstudoj
  • kolegio de Krimmedicinaj Sciencoj

Aliaj komponantoj de la Universitato redakti

  • Centro por kvalita pliboniĝo
  • Studenta Centro Split
  • Universitata biblioteko en Split
  • Universitata Koruso Vox Animae
  • Interfaka Centro por Altnivela Scienco kaj Teknologio de la Universitato de Split
  • Centro por Scienca Komputado

Rangigoj redakti

En la QS World University Rankings de 2020, la Universitato de Split estas vicigita 106-a en la EECA (Orienta Eŭropo kaj Mezazio) rangotabeloj, igante ĝin la dua kroata universitato en la listo [2].

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Naslovna. Alirita 2023-09-20.
  2. University of Split (angle) (2019-09-09). Alirita 2019-09-29.

Eksteraj ligiloj redakti