Unua steleo de Lombera

La unua steleo de Lombera estas granda disko-forma kantabra steleo trovita en 1937 en la kvartalo Lombera (municipo Los Corrales de Buelna, en Kantabrio). Ĝia diametro estas 1.9 metroj kaj ĝia dikeco estas 0.27 m. Ĝi estis rekonstruita el diversaj pecoj trovitaj.

Fronto de la unua steleo de Lombera.
Dorso de la unua steleo de Lombera.

Sur ĝi gravuriĝis anelo kun ses kurbaj segmentoj, kiuj reprezentas la lunkvaronojn, inter du samcentraj cirkonferencoj. En reverso, estas anelo el kiu kreskas kvin-braka kurba svastiko. La stelebordo estas reliefa.

Vidu ankaŭ redakti