Urbodomo de Kiskunfélegyháza

La Urbodomo de Kiskunfélegyháza estas impona historia monumento en Kiskunfélegyháza.

Urbodomo de Kiskunfélegyháza

Historio redakti

Ankaŭ la malnova urbodomo funkciis en la sama loko. Pli nova estis konstruita inter 19091911. Ekde tiam en la domego okazas administrado de la urbo, eĉ nuntempe administrado de la distrikto. La konstruaĵo estis plena renovigita en 1965 kaj 2009.

Urbodomo de Kiskunfélegyháza
 
Aerfoto pri la urbodomo
 
Urbodomo de Kiskunfélegyháza
 
Enirejo de la urbodomo
 
Turo de la urbodomo
 
Tegmenta parto
 
Parto de la urbodomo
 
Ornamaĵo en la urbodomo



Konstruaĵo redakti

La duetaĝa urbodomo formas U-literon. La fasado estas preskaŭ simetria, tamen maldekste estas videbla turo 47 metrojn alta. La turo sube estas kvarangulo, supre okangula. Komence la fajrobrigado profitis rondan terason de la turo, ĉar la ebla fajro estis tuj konstatebla. Estas okulfrapaj ornamaĵoj de ceramikaĵoj fare de en uzino de Vilmos Zsolnay. Interne la ornamaĵoj plej ofte estas stukoj. En la ĉefĉambro estas videbla portreto de Lajos Kossuth. La ĉefĉambro havas 200 sidlokojn, kie oni aranĝas ankaŭ koncertojn kaj solenaĵojn.

Fontoj redakti