Urbodomo de Kunszentmiklós

La Urbodomo de Kunszentmiklós estas impona klasikisma historia monumento en Kunszentmiklós.

La urbodomo en Kunszentmiklós

Historio redakti

En la malnovaj tempoj funkciis ie urbodomo, sed pri tio plene mankas informoj. En 1819 la municipo aĉetis 2 najbarajn teretaĝajn domojn, ili estis malkonstruitaj. La nun videbla urbodomo en tiu loko estis konstruita inter 1829-1832 (laŭ alia informo inter 1825-1826). En 1845 pasis tie tempon Sándor Petőfi, pri tio estas videbla memortabulo sur la ekstera muro.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa urbodomo situas sola laŭ trotuaroj de la placo kaj strato. Antaŭ la konstruaĵo busto de Sándor Petőfi kaj monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito. La urbodomo formas brikon, la fasado estas simetria, meze estas la ĉefenirejo. La enireja parto reliefas, meze granda bordo estas estas videbla. Ĉe la tegmenta parto timpano (arkitekturo) estas videbla, meze estas la urba blazono. Ĉe la malantaŭa fasado iam ĝardeno etendiĝis, kiu nun estas parkumejo.

Fontoj redakti