Urbodomo de Vésztő

La Urbodomo de Vésztő estas impona historia monumento en mezo de Vésztő.

Urbodomo en Vésztő

Historio redakti

La iama grandvilaĝo konstruis la administran centron inter 1897-1903. La konstruaĵo estis centro de aparta respubliko inter decembro de 1944 kaj februaro de 1945.

Konstruaĵo redakti

La urbodomo situas en korto, tamen proksime al trotuaro. Antaŭ la etaĝa konstruaĵo fontano funkcias. La urbodomo havas teretaĝajn alojn, ili formas U-majusklon.

 
Balkono de la urbodomo

La ĉefa fasada parto estas simetria rizalito, meze la enirejo funkcias, sur la etaĝo balkono estas videbla, ĉe la tegmento la blazono estas videbla.

En unu el la aloj infanĝardeno funkcias, Ĝi havas apartan korton kun juglandarboj kaj kaŝtanarboj.

Fontoj redakti

 
Urbodomo en Vésztő