Vi senĉese redaktas ĉiajn paĝojn pri Esperanto en multaj vikimediaj projektoj per pluraj IP-adresoj por entrudi maloftaĵojn kiel "ci" (vorto neuzata en la reala vivo), neoficialaĵojn kiel "-iĉ-" (pli uzata ol "ci" sed tamen uzata de malplimulto) kaj eĉ malveraĵojn ("reĝo" kaj "edzo" ne estas genre neŭtraj en la reala uzo de Esperanto). Ĉu vi povus ĉesi fari tion aŭ, almenaŭ, klarigi kial vi faras tion? Mutichou (diskuto) 20:32, 18 dec. 2017 (UTC)Reply

Gramatiko de Esperanto

redakti

Saluton! Mi malfaris kelkajn el viaj redaktoj, ĉar ne temas pri personaj preferoj en enciklopedio. --Dominik (diskuto) 05:50, 20 dec. 2017 (UTC)Reply


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.