Kara kunlaboranto,

Kvankam viaj klopodoj asisti nin vikipedie estas alteprezataj (kaj kuraĝigitaj!), via ĵusa redakto de la artikolo "Bahá'u'lláh", ĉu intence ĉu ne, estis erare. La fotografo estas tre disput-veka. Kompreneble ĝia ĉeesto ofendas bahaanojn (kio mi supozas, ke vi estas), sed pro bedaŭrinda historio (almenaŭ de bahaana vidpunkto), ĝi nun estas publika havaĵo. Provoj forigi ĝin fare de bahaanoj povas aspekti al nebahaanoj minimume kiel vandalismemo, kaj eble pli kiel malhonesta fiagado. Do mi petas ke, antaŭ denove fortiri ĝin, vi bonvolu konsulti la komunumon ĉe la diskut-paĝo de la artikolo. Kvankam mi simpatias kun viaj sento kaj celo, la rimedo, kiun vi elektis malĝustis. Provizore ni simple devos atendi ĝis eksteraj kondiĉoj ŝanĝiĝos (eble iun tagon pli da mensoj subtenos la forigon de la fotografo) kaj intertempe memori rigardi aferojn ankaŭ de aliulaj vidpunktoj. La poziciigo de la fotografo ĉe la malsupro kun sia pli supra averto por bahaanoj, almenaŭ laŭ mi, estas bona kompromiso.

Espereble ni verkas samcele kaj povos kune labori pli efike kaj rendimente en la estonteco. Dankon! Keldan 22:42, 11. Dec 2005 (UTC)


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.