Mi forbaris vin dum kelkaj minutoj por ke vi vidu ĉi tion. Bonvolu pardoni min, sed mi ne sciis kion fari. Bonvolu, bonvolu, bonvolu, bonvolu ensaluti. Eĉ se vi ne uzas vian veran nomon, multe helpas aferojn. Do, se vi ne volas ensaluti, jen kelkaj reguloj:

  • Ni ne faras interlingvajn ligilojn al paĝoj kiuj ankoraŭ ne ekzistas. Mi rimarkis ke estas multaj ligiloj al hispanaj paĝoj kiuj ne ekzistas. Ĉu vi povas reiri kaj korekti tion?
Mi faris tion, speciale al la anglaj, por indiki el kie oni povas akiri la tekston por traduki.
  • Vikipedio ne estas vortaro. Ni ne simple ligas al vortoj simple ĉar ili estas vortoj. Estas interesaj artikoloj pri literoj, sed ne pri simplaj vortoj.
Mi iom post iom plenumis la artikolojn ;)
  • Navigiloj Niaj navigiloj estas ĉi tiel. "nomo > nomo > nomo" ne "Elemento---->>Afikso------>> Prefikso" kiel ĝi estas en viaj artikoloj. Ĉu vi povas reiri kaj korekti tion?
Sendube. Mi forigos la ---- kaj nur lasos >. Pardonu la eraron.

Mi ŝatas vian entuziasmon, sed normale novulo laboras iomete por vidi ĉu tiu laboro estas bona, kaj poste ni vidas kio devas ŝanĝiĝi kaj poste tiu skribas multe da artikoloj. Mi esperas ke ni povos bone kunlabori... Mi ankaŭ esperas ke mia tono ne malentuziasmigos vin, sed mi iom lacas. Do, bonvolu provizore ĉesigi vian laboron, ĝis la suprajn aferojn estas korektitaj. Ankaŭ, mi rekomendas ke vi legu Vikipedio:Konsiletoj, se vi ankoraŭ ne legis. Dankon, Chuck SMITH

Mi kredas ke mi ne tro multe povas kunlabori, ekcepte de tempo al tempo. Por mi estis bazaj mankoj, kiel la neapero de vortoj kiel "IU" kaj tiel plu. Nun kun la "elemento"-a artikolo oni povas plenunmi ;)
Ĉu vi trovus la vorton "Alguien" aŭ "Someone" en nacilingva enciklopedio? Se ne, ĝi ne taŭgas por la Vikipedio. Ni jam havas la Retan Vortaron.
El Larousse enciklopedio en la hispana--> Alguien . Pron. indef. Indica una persona cualquier, no determinada preguntar por alguien:S.M. Persona importante: llegar a ser alguien en el mundo de la literatura.
Tio estas vere grava por la enciklopedio. Mi aldonis ligojn al artikoloj kiuj priskribas kio estas pronomo, laŭ la Esperanta Akademio, post longa laboro de cohero kaj ordigado, por ke ĉiu povus legi sen probleme.


Mi akiris el http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/helpo.php kaj kredas ke estas grava antaŭenpaŝo por esperanta vikipedio.

Forigindaj artikoloj

Vikipedio Ne Estas Vortaro

Vi ŝajne ne komprenas kio estas la Vikipedio. Vikipedio estas enciklopedio, ne vortaro.

Do, ni ne uzos la povon de Esperanto, forgesante kion Zamenhofo faris en la Fundamento por priskribi Frat´in´o. Nek ni solvas ĝin uzante esperantan liberan wiktionary. Mi petas solvon por tiu ĉi problemo ( por ke vi ankaŭ pozitive povus aldoni laboron). Antaŭdankon.

Tial, ni ne povas havi paĝon kiu simple havas ligilojn al aliaj vortaraj artikoloj. Tio kuraĝigas ke homoj skribu vortarajn artikolojn, kaj Vikipedio ne estas vortaro. Vikipedio ne estas vortaro.

Mi atendas 48 horojn kaj tiam forigos la suprajn artikolojn pro la kialoj menciitaj. Se vi povas priskribi tiujn en la suba listo kiu nur havas liston, mi ne forigos ilin. Enciklopediaj artikoloj bezonas priskribon... ne nur listo, krom se tiu paĝo estas indekso por ontaj enciklopediaj artikoloj! Mi esperas ke ĉio estas klara, ĉu?

Vi povas metin ĉion en sama lingva elemento artikolo, disigita en malsamaj partoj, uno po nuna artikolo : subjunkcio, pronomo...

Ankaŭ, bonvolu ensaluti! Dankon, Chuck SMITH

Mi havas multon por studi kaj ne kredas ke povos dediĉi multe pli da tempo al la enciklopedio. Do, kial ensaluti??. Eble, mi revenos poste kiam havos pli da tempo por skribi kaj kreos konton kaj redaktos pliajn artikolojn ( tradukante ilin el la angla, hispana kaj aliaj naciaj vikipedioj, se konvenas).

Tamen en duonminuto vi povas krei konton kaj poste 2 sekundoj sufiĉas por ensaluti antaŭ ol redakti. Bv, estu ĝentila, laborema redaktanto kia vi, bonvolu, bonvolu ensaluti (aŭ ni alparolos vin kia 81.203.94.172 :-). Arno


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.